Saltu al enhavo

Ledo

El Vikicitaro
Ledo
Ledo
Ledo
Aliaj projektoj
Ledo en Vikipedio
Ledo en Komuneja kategorio
Ledo en Vikivortaro

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Tjumeno havas sian fakon — tapiŝojn glatajn kaj vilajn. Lano, teksado, kolorigado, alinome ornamo — ne estas specifaj, sed tiuj ĉi tapiŝoj estas tre malmultekostaj kaj pro tio ili estas vendataj sufiĉe abunde. Alia kaj eĉ plej grava okupo de la tjumenaj loĝantoj estas tanado de ledoj kaj kudrado de ŝuoj. Sed tiuj ĉi aĵoj en komerco estas nomataj kunguraj. Produktataj en Tjumeno kaj Tjumena distrikto ŝuoj provizas la tutan Siberion, speciale multe da ĝi necesas en orminejoj. La siberiaj ŝuoj konsistas el tri ĉefaj tipoj: 1) ordinaraj botoj el nigra ledo, 2) brodni, ankaŭ botoj sed sen randaĵo, kun trakudritaj krurumoj, ĉe tio la frontaĵoj estas farataj el la nigra kaj la krurumoj el la blanka ledo, kaj 3) ĉarki: tio estas brodni sen krurumoj. » « Тюмень имеет свою специальность — ковры гладкие и мохнатые. Шерсть, тканье, окраска, иначе узор — не особенные, но эти ковры очень дешевы и потому их расходится довольно много. Другое и даже главнейшее занятие тюменских жителей соотавляют выделка кож и шитье обуви. Но эти изделия в торговле слывут кунгурскими. Приготовляемою в Тюмени и Тюменском округе обувью снабжается вся Сибирь, в особенности много ее требуется на золотые прииски. Сибирская обувь состоит из трех главных видов: 1) обыкновенные сапоги из черной кожи, 2) бродни, тоже сапоги, но без ранта, с прошивными голенищами, при чем переда делаются из черной, а голенища из белой кожи, и 3) чарки: это бродни без голенищ[1]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Ledo estas forto kaj gloro de la tjumenanoj, ledo streĉita kaj distranĉita devas eniri la blazonon de Tjumeno, la vivo de Tjumeno estas la vivo de ledo. Elmontroj de la tjumenaj sentoj, ĝojoj, suferoj kaj ĝuoj estas ledaj. La historio de Tjumeno estas nenio alia ol la historio de ledfabriko. La riĉo de Tjumeno estas forŝirado de ledo. La malriĉo de Tjumeno estas la forŝirita ledo. La honoro ĉi tie estas ledista, gloro leda. Pensas kaj spiras ĉi tie la homo per ledo. Li timas nur pri ledo. Kaj en Tjumeno, oni devas rimarkigi, estas bonega dika ledo! » « Кожа — сила и слава тюменцев, кожа распяленная и распластанная должна войти в герб Тюмени, жизнь Тюмени есть жизнь кожи. Проявление тюменских ощущений, радостей, страданий и наслаждений — кожевенные. История Тюмени есть не что иное, как история кожевенного завода. Богатство Тюмени — сдирание кожи. Бедность Тюмени — ободранная кожа. Честь здесь кожевенная, слава кожаная. Мыслит и дышит человек здесь кожей. Боится только за кожу. И в Тюмени, надо заметить, славная толстая кожа![2][3] »
— Zaljotnij[4], Laŭvoje al Tjumeno [1886]
Citaĵo
« El fremda ledo oni tranĉas larĝe. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

  1. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 43.
  2. Rimarkindas, ke la vortoj ledo kaj haŭto en la rusa transdoneblas per la sama vorto кожа. Do vorŝiri haŭton estas eŭfemismo de senmonigi, malriĉigi ekstreme kaj dika haŭto estas eŭfemismo de sensentemo, kion evidente aludis la aŭtoro.
  3. Залетный. По дороге в Тюмень // Лукичок. 2008. Вып. 1. С. 41.
  4. La nomo de la aŭtoro tradukeblas kiel hazarda alveturanto (laŭvorte: alfluginto), do temas pri pseŭdonimo.