Sono

El Vikicitaro
Sono
Sono
Sono
Aliaj projektoj
Sono en Vikipedio
Sono en Komuneja kategorio
Sono en Vikivortaro

Sono estas aŭdebla aervibrado.

Citaĵo
« Kia sono, tia resono»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Titolo sen mono — sensignifa sono. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« La plej antikva skribo kiun la homo sukcesis tralegi estis la spuroj — speco de ritma nota skribo, donita origine; ĝi mem enpremiĝadis je molan grundon kaj la homo, legante ĝin, ligis kun ĝi la sonon de ĝia apero. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Milita ŝoko, kaŭzata de neeltenebla bruo de batalado, estis adaptita en stomatologio kaj uzata en ilo, konata kiel aŭdako. Paciento surprenas kapaŭskultilojn kaj turnas sonregulilon, altigante nivelon de bruo ĝis li ne plu sentos doloron, kaŭzatan de dentoborilo… ja responde al specialiĝinta incitado, la centra nerva sistemo reagas per kompleta ŝtoniĝo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …se intensigi ekzemple sonon, tio tuj efikos tuŝsenson, guston kaj vidadon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Legante, ni aŭskultas sonregistraĵon de la skribita vorto; aŭskultante radion, ni produktas vidan akompanadon. Kial ni ne kapablas bildigi dum paroli per telefono? …Malsame ol la skriba kaj presita paĝo, la telefono postulas plenan partoprenon. Ĉiu skriba homo kun indigno traktas tian insistan postuladon de la tuta atento, ĉar li delonge alkutimiĝis al fragmenta atento. Analogie la skriba homo nur kun granda peno povas lerni paroli aliajn lingvojn, ĉar alproprigado de la lingvo postulas partoprenon de ĉiuj sensoj samtempe. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ[redakti]