Vidado

El Vikicitaro
(Alidirektita el Vidkapablo)
Vidado
Vidado
Vidado
Aliaj projektoj
Vidado en Vikipedio
Vidado en Komuneja kategorio
Vidado en Vikivortaro

Vidado estas unu el la kvin klasikaj sensoj, per kiu oni perceptas la lumon, kolorojn kaj formojn; kapablo vidi.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi estas tiu, kiu pasis nerimarkita antaŭ vi,
Nevidebla, en nubo de sekreta doloro»
 « (angle) I am the one who passed unnoticed before you,
Invisible, in a cloud of secret pain. »
— Conrad Aiken
Citaĵo
« La tasko estas, ne tiom vidi tion, kion neniu ankoraŭ vidis; sed pensi tion, kion neniu ankoraŭ pensis pri tio, kion ĉiuj vidas. »
— Erwin Schrödinger
Citaĵo
« La vero havas tian vizaĝon kaj tian mienon, ke por esti amata nur bezonas esti vidata. » « (angle) Truth has such a face and such a mien As to be lov'd needs only to be seen. »
— John Dryden
Citaĵo
« Vidi nin kiel aliaj vidas nin estas tre sana donaco. Apenaŭ malpli gravas la kapablo vidi aliajn kiel ili vidas sin. » « (angle) To see ourselves as others see us is a most salutary gift. Hardly less important is the capacity to see others as they see themselves. »
— Aldous Huxley
Citaĵo
« Ĉar vi ne povas vidi lin, Dio estas ĉie. »
— Kaŭabata Jasunari
Citaĵo
« Respondeco estas kiel ŝnuro, kiun ni povas vidi nur meze. Ambaŭ finoj estas nevideblaj. » « (angle) Responsibility's like a string we can only see the middle of. Both ends are out of sight. »
— William McFee
Citaĵo
« La solaj homoj, kiuj vidas la tutan bildon, estas tiuj, kiuj paŝas ekster la kadron. » « (angle) The only people who see the whole picture are the ones who step outside the frame. »
— Salman Rushdie
Citaĵo
« Ni povas vidi nur mallongan distancon antaŭen, sed ni povas vidi tie sufiĉe da tio, kion oni devas fari. » « (angle) We can only see a short distance ahead, but we can see plenty there that needs to be done. »
— Alan Turing
Citaĵo
« Mi kredas nek je tio, kion mi tuŝas, nek je tio, kion mi vidas. Mi nur kredas je tio, kion mi ne vidas, kaj nur je tio, kion mi sentas»
— Gustave Moreau

I believe neither in what I touch nor what I see. I only believe in what I do not see, and solely in what I

Citaĵo
« Ni ne vidas aferojn kiel ili estas, ni vidas aferojn kiel ni estas. » « (angle) We don't see things as they are, we see things as we are. »
— Anaïs Nin
Citaĵo
« Tio estas la afero pri magio. Vi devas scii, ke ĝi ankoraŭ estas ĉi tie, ĉirkaŭ ni, aŭ ĝi simple restas nevidebla por vi. » « (angle) That's the thing with magic. You've got to know it's still here, all around us, or it just stays invisible for you. »
— Charles de Lint
Citaĵo
« Ni ĉiuj estas marionetoj, Laurie. Mi estas nur marioneto, kiu povas vidi la ŝnurojn» « (angle) We're all puppets, Laurie. I'm just a puppet who can see the strings. »
— Alan Moore
Citaĵo
« Malsaĝulo ne vidas la saman arbon, kiun saĝulo vidas. » « (angle) A fool sees not the same tree that a wise man sees. »
— William Blake
Citaĵo
« Vizio estas la arto percepti aferojn nevideblaj. » « (angle) Vision is the art of seeing things invisible. »
— Jonathan Swift

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« …se intensigi ekzemple sonon, tio tuj efikos tuŝsenson, guston kaj vidadon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kiel skribo estas larĝigo kaj apartiĝo de la plej neŭtrala kaj objektiva nia senso, nome de vidkapablo, ankaŭ la nombro estas larĝigo kaj apartiĝo de la plej intima kaj interliganta nia aktivado — nia tuŝsenso»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Plejparto de la sakraĵoj estas superŝarĝitaj je tuŝa akcento. Pro tio ili ŝajnas tiom naturaj kaj vivaj al la vida homo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La subevoluintaj popoloj traktas nudecon, se ĝi tute interesas ilin, de pozicio kiun ni kutimas atendi de niaj pentristoj kaj skulptistoj — la pozicio, inkluzivanta ĉiujn sensojn samtempe. Por homo, uzanta la tutan sensan aparaton, nudeco estas la plej riĉa ebla esprimo de struktura formo. Por tre vida kaj malekvilibriĝinta senseco de la industriaj socioj, subita renkontiĝo kun tuŝa karno iĝas vere ebriiga muziko»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kutime infano el slumoj havas tre subevoluintan vidan orientiĝon. Li ne vidas sin mem kiel evoluantan je io. Li ne starigas antaŭ si malproksimajn taskojn kaj celojn. De tago al tago li estas profunde mergiĝinta je sia propra mondo kaj ne kapablas plani por si terenon en alte specialiĝinta sensa vivo de la vida homo. Danke al televida imago tia stato de sluma infano ĉiam pli disvastiĝas tra la tuta loĝantaro. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Nia normala vidkapablo ankaŭ kaptas ĉion piedojn supren. Psike ni alkutimiĝas transversi nian vidan mondon kapon supren per transigado de imago, stampita sur retino, el la vidaj al tuŝaj kaj kinetaj parametroj. Estado kapon supren estas io kion ni perfekte sentas, sed ne povas senpere vidi. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Legante, ni aŭskultas sonregistraĵon de la skribita vorto; aŭskultante radion, ni produktas vidan akompanadon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Rasa integriĝo, plenumata surbaze de vida unueco, estas larĝigo de la sama kultura strategio de la skriba homo, al kiu diferencoj ĉiam ŝajnas forigendaj, ĉu temas pri diferencoj de raso aŭ genro, spacotempo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« De la vida vidpunkto ĉiuj senescepte eŭropaj aŭtoj aspektas tiom aĉe, ke iĝas evidente: al la kapoj de iliaj kreintoj neniam venis la penso, ke iu rigardos ilin. Ili apartenas al la tipo de aĵoj, kiujn oni surmetas kiel pantalonon aŭ sviteron. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« [pri televido] …ne tiom vida, kiom tuŝ-aŭda komunikilo, entiranta en profundan interagadon ĉiujn niajn komunikilojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

John Constable[redakti]

Citaĵo
« Estas nenio malbela; Mi neniam vidis malbelan aferon en mia vivo: ĉar la formo de objekto estu tia, kia ĝi povas - lumo, ombro kaj perspektivo ĉiam beligos ĝin. » « (angle) There is nothing ugly; I never saw an ugly thing in my life: for let the form of an object be what it may, — light, shade, and perspective will always make it beautiful. »
— John Constable
Citaĵo
« Ni vere vidas nenion ĝis kiam ni komprenas ĝin. » « (angle) We see nothing truly till we understand it. »
— John Constable

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]