« Kiam prezidanto Lech Wałęsa esprimis deziron de Pollando iĝi membro de NATO, ĉiujn mirigis pozitiva reago de la rusia prezidantoBoris Jelcin. Dum sia vizito al Varsovio en aŭgusto 1993, kiam trupoj ankoraŭ restis en Orienta Germanio, Jelcin publike deklaris ke li ne konsideras tian perspektivon kontraŭa al la interesoj de Rusio. Tamen la ĉefaj konsilistoj de Bill Clinton pri rusiaj aferoj, same kiel lia Ŝtata Sekretario alvokadis al singardemo. Do proksimume dum unu plia jaro Usono koncentris siajn klopodojn je serioza “preparado” al la vastigo de NATO, ne sen ruzeco nomita “Partnereco por paco”, kiu faris la vastigon pli probabla, ĉe tio prokrastante ĝian komencon. Sed tiutempe rilato de Rusio ŝanĝiĝis, ĝi transiris al pozicio de malkaŝa kontraŭstaro kaj fine de 1994 Clinton devis garantii al Jelcin ke estos plenumita triobla “ne”: ne okazos subitaj eventoj, nek estos hasto kaj nek okazos ekskludo de Rusio. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« En majo 1997 estis subskribita la Baza akto pri rilatoj inter Rusio kaj NATO, kies celo estis kredigi Rusion ke ekde nun NATO iĝas ĝia partnero pri sekureco. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Ne eblas malagnoski, ke ne al ĉiuj timoj de Rusio rilate vastigon de NATO mankas rezonaj fundamentoj aŭ ke ili estas kaŭzitaj de malbonaj intencoj. »
« …en 1995 Rusio akuzis NATO pri “genocido” de serboj kaj prezidanto Jelcin avertis, ke daŭrigo de la bombado radikale influos kunlaboron de Rusio kaj la Okcidento, inkluzive ĝian partoprenon en la programo de NATO “Partnereco por paco”. “Kiel ni povas subskribi interkonsenton kun NATO, — demandis li, — kiam NATO bombas serbojn?” »
« Tio kio estas konsiderata komuna politiko de la [Nordatlantika] alianco rilate Rusion ofte estas sentimentala interpreto de la personeco de la nuna rusia gvidanto. Iam tio estis Boris Jelcin kaj nun (almenaŭ je komenca etapo) Vladimir Putin. Tio ebligas al ĉiu ĝia membro libere efektivigi ŝtatan politikon kongrue al psikologiaj kriterioj, kiujn li ellaboras por si mem. »
« ...limo de Estonio troviĝas 50 km for de Sankt-Peterburgo. Avanco de la unuiĝinta komandaro de NATO tiom proksime al la ŝlosilaj centroj de Rusio povus bloki eblecon ligi Rusion al la naskiĝanta monda ordo kiel konstrua membro. »
« Konsiderante sian historian sperton, Rusio devas montri specialan zorgitecon pri siaj vastaj randaj areoj kaj, kiel ni diris komence, la Okcidento devas montri singardemon kaj ne vastigi sian unuigitan militan sistemon tro proksime al la limoj de Rusio. Sed ĝuste same la Okcidento devas instigi Rusion rezigni je sia strebo domini super la najbaroj. Se Rusio eksentos sin trankvila en siaj nunaj limoj, ĝiaj rilatoj kun la ekstera mondo rapide pliboniĝos. Sed se rezulte de reformoj Rusio iĝos pli forta kaj revenos al hegemoniapolitiko — kion fakte timas plejparto de ĝiaj najbaroj — streĉiteco de la tempo de la Malvarma milito neeviteble reaperos. »
« Rusia membreco en NATO transformus la Nordatlantikan aliancon je sekurecilo simila al mini-UN aŭ inverse, je la kontraŭazia — speciale kontraŭĉina — alianco de la okcidentaj industrie evoluintaj demokratioj. Rusia membreco en Eŭropa Unio aliflanke kaŭzus splitiĝon inter la bordoj de la Atlantiko. Tia ago neeviteble stimulos Eŭropon eĉ pli al serĉado de la vojoj por distanciĝi de Usono kaj igos Vaŝingtonon realigi analogian politikon en la aliaj mondopartoj. Formale establitaj rilatoj inter Rusio kaj Eŭropo, kiuj estos pli proksimaj ol la rilatoj inter Eŭropo kaj Usono aŭ eĉ kompareblaj kun ili, kaŭzos revolucion en la Atlantikaj rilatoj — tio estas la kialo pro kiu Putin tiom insiste atentas kelkajn aliancanojn de Usono. »
« Postuloj de la Interkonsento de Rambouillet iĝis turnopunkto en la historio de alianco, ĉar ili konsistis je la postulo de milito fare de grupo de landoj, kiuj ĉiam pravigis sian aliancon kiel pure defendan. Kaj tio estis des pli grava, ĉar NATO estis ĉiam substrekanta sian defendan karakteron, admonante Rusion akcepti la disvastigon de la alianco. »
« [pri NATO] Mi opinias ke baze ni estas aliancanoj, kaj tiusence mia deklaro nun malmulte diferencas de la deklaro de Vladimir Putin de 2003, kiam li proponis ke Rusio aniĝu je NATO. »
« Я считаю, что базово мы союзники, и в этом смысле мое заявление сейчас мало отличается от заявления Владимира Путина образца 2003 года, когда он предложил, чтобы Россия вступила в НАТО. »
« En la tagoj [de la jaro 2022] antaŭ la milito, la ideo, pri kiu mobiliziĝis kaj la okcidentaj politikaj gvidantoj kaj la amaskomunikiloj, estis diri al Putin, ke li nenion faru, ke li ne plu paŝu, kiam la plej racia estus, mi ripetas, analizi liajn postulojn kaj sidiĝi por intertrakti kiel garantii al Rusio, iamaniere, ke NATO ne intencas lokigi nukleajn armilojn ĉe ĝiajn limojn. »
« [parolado de Georgij Ŝaĥnazarov dum renkontiĝo kun Zbigniew Brzeziński aŭtune 1989 en Moskvo] Entuziasmiĝinte pro la temo, Ŝaĥnazarov komencis aserti ke ŝanĝojn en rilatoj inter Orienta Eŭropo kaj Sovetunio devus akompani paralela transformado de la rilatoj inter NATO kaj la Organizo de la Varsovia Traktato [...] Aludante al ambiciaj planoj de la registaro de Gorbaĉov, li aldonis: “Tiu tasko estas tute realigebla, des pli ke ni mem ŝanĝiĝas. La ideo estas ke ne nur Orienta Eŭropo, sed ankaŭ Sovetunio aliĝos al Eŭropo”. »