Amo
El Vikicitaro
| Amo |
|---|
|
|
|
« "Malamu la pekon kaj amu la pekulon". Mohandas Gandhi ~ Ne de li unue dirita. »
|
|
« Amo de patrino, estas maro sen fino. »
|
|
« "Ne gravas, kiom ni faras, sed kiom ame ni faras. Ne gravas, kiom ni donacas, sed kiom ame ni donacas." Patrino Teresa »
|
|
« "Amo estas nenio krom amoro misliterumata". Harlan Ellison »
|
|
« La aĵoj senfinaj, kiel ĉielo, arbaro aŭ lumo, iĝas vere nomitaj nur de amanta koro; oni estu duope, por nomi matenruĝon. »
|
|
« Anstatataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni mltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave. »
|
|
« »
|
:Ekflugos ni el sama kajo
- kun okuloj fiksegitaj al samaj rebriloj
- Por tiu-ĉi viv' kaj la posta
- Vin mi amis, mi amas, kaj mi amos.
|
« Ha, ĉi tiujn lipojn sur ŝia lumeca vizaĝo! Ekridetas mia karulino. Mia amatulino estas min vidinta, kaj ŝi ridetas! »
|
|
« Logi estas eskapi el senekzisteco. »
|
|
« Estas plene da stultuloj, „psikofakistoj“, kiuj demonstras al oni, ke oni ne troinvestu je la amo, kiun oni spertas al siaj infanoj. Azenuloj! »
|
|
« La am' ne estas ludo
Sed sorta forta trudo ĝi svingas sian vipon al lip' pelante lipon. » |
|
« Brulu ĉiam am' en
viaj koroj, amen » |
|
« Akceptu la aĵojn, kiujn la fato destinis je vi, kaj amu la homojn, kiujn fato al vi kunligis, sed tion faru plenanime. »
|
|
« Kvietu. Ĉar ni estos enfositaj kune en tiu ĉi tombo dum longlonga tempo, do ĉirkaŭpremu min ! »
|
|
« Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.
Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo. » |
|
« Amo parolas silente, tamen plej elokvente. »
|
|
« Amo similas al neĝo, dissolviĝas post varmiĝo. »
|
|
« Kiu dissemas amon, tiu rikoltos la samon. »
|
|
« Amo konas nek aĝon, nek obeas la saĝon. »
|
|
« Tiun mi amas, kiu deziras la neeblon! »
|
|
« Amo: pensi je iu, senpripense. »
|
|
« Amo ne komencas kaj finas kiel ni pensas. Amo estas batalo, amo estas milito; amo estas plenkreskiĝo. »
|
|
« Mi diris al li ke amo estas kontraŭnatura sento, kiu kondamnas du fremdulojn al malnobla kaj malsaniga dependeco tiom efemera kiom intensa. »
|
[redakti] El Zamenhofa Proverbaro
|
« Amo estas forta, sed mono pli forta. »
|
|
« Amo faras ion, mono ĉion. »
|
|
« Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj. »
|
|
« Amo kaj puno loĝas komune. »
|
|
« Amo pli kora, disiĝo pli dolora. »
|
|
« Amo supermezura ne estas plezura. »
|
|
« Ĉiu "li" havas sian "ŝi". »
|
|
« Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras. »
|
|
« Edzo kaj edzino -- ĉiela difino. »
|
|
« Edzo kaj edzino estas nur unu. »
|
|
« Granda doto kaj oro, sed mankas la koro. »
|
|
« Kiam sako mizeras, amo malaperas. »
|
|
« Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro. »
|
|
« Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj. »
|
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Morteza Mirbaghian
- ↑ Aŭtoro: Gaston BACHELARD
- ↑ Nur en amo senkondiĉa, oni ja estas feliĉa.
- ↑ Jean-Paul SARTRE
- ↑ Aŭtoro: Francis CABREL franca kantisto
- ↑ Azeria ampoemo
- ↑ 7,0 7,1 Catherine BAKER
- ↑ Aŭtoro: Paul CLAUDEL
- ↑ el teatraĵo La malmola pano'
- ↑ 10,0 10,1 Aŭtoro Kalman KALOCSAY
- ↑ Verko: "En amara horo"
- ↑ Czy to jest przyjaźń? czy to jest kochanie? (pol.)
- ↑ Aŭtoro: Adam MICKIEWICZ
- ↑ Verko: "Malcerteco"
- ↑ [[Aŭtoro: Victor HUGO
- ↑ Marko Aŭrelio
- ↑ Aŭtoro Juan RUFLO
- ↑ Aŭtoro Sankta Paŭlo
- ↑ Verko: Himno pri amo - La unua epistolo al la Korintanoj 13
- ↑ Mimo, 69 – trad K. Kalocsay en “Tutmonda Sonoro”, I, 164)
- ↑ Johano Paŭlo la 2-a en Gorzów (Pollando) 2.06.1997
- ↑ Johano Paŭlo la 2-a - homilio en Sopot (Pollando) 05.06.1999
- ↑ Johann Wolfgang von Goethe
- ↑ Karlheinz Deschner
- ↑ James Baldwin
- ↑ Le dijo que el amor era un sentimiento contra natura, que condenaba a dos desconocidos a una dependencia mezguina e insalubre, tanto más efimera cuanto más intensa. Del Amor y otros Demonios P.194
- ↑ Gabriel García Márquez