Ripozo

El Vikicitaro
Ripozo
Ripozo
Ripozo
Aliaj projektoj
Ripozo en Vikipedio
Ripozo en Komuneja kategorio
Ripozo en Vikivortaro

Ripozo estas periodo de tempo uzata ekster laboro kaj baza hejma aktivado.

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Laboro finita, — ripozo merita. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Laboro fortigas, ripozo putrigas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Post nokta ripozo helpas la muzo»
— Zamenhofa proverbaro

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« …ĉia agado, postulanta koncentriĝon de atento, ĉu tio estas laboro, ludo aŭ ripozo (ripozo ankaŭ estas tipo de la agado), vigligas kaj stimulas la homon, kaj ĉia agado, ne postulanta tion, lacigas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Moderniĝo de la vojoj kaj transportiloj fakte transversis malnovan sistemon kaj igis la urbojn laborcentroj, dum kamparon — loko de ripozo kaj restarigo de la fortoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ[redakti]