Domo

El Vikicitaro

Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  • Ha ! la raveco de domo ne kuŝas en tio, ke tiu onin ŝirmas, aŭ onin plivarmigas, aŭ ke oni posedas ties murojn. Sed ja, ke ĝi estas lentege entavoligita tiunj stokojn da dolĉo. Ke ĝi konsistigas enfunde de l’koro tiun malhelan montblokon, el kio kiel fontoakvoj naskiĝas revoj.
  • Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon.
  • La plej malvarma domo, estas tiu de sola homo.
  • Domo en kiu ne vivas virino, similas al vinbotelo sen vino.

[redakti] El Zamenhofa Proverbaro

  • Aliaj domoj, aliaj homoj.
  • Amu domon novan kaj amikon malnovan.
  • Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.
  • Kuraĝa homo en sia domo.
  • Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.
  • Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon.
  • Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.