Historio
El Vikicitaro
- Tiomlonge, ke leonoj ne havos siajn historiistojn proprajn, la ĉasrakontoj laŭdos la ĉasiston.
- La historio ne havas pordojn. Nur muroj ĉirkaŭas ĝin kaj tiuj estas dikaj je pluraj lumjaroj.
- Aŭtoro Peter BROWNE, usona esperantisto
- Ne mallaŭdu la novaĵojn de l’moderneco… tiuj iĝos tiom baldaŭ pasintecon forpasintan, kiun oni priploras.
- R.P.
- Eĉ la granda historio konsistas el etaj ĉiutagaĵoj.
- Aŭtoro: Raymond SCHWARTZ, en "Kiel Akvo de l'Rivero"
- Kiam oni amas vivon, oni amas la pasintecon, ĉar tio estas la estanto tia, kia ĝi transvivis en la memoro homa.
- Aŭtoro: Marguerite YOURCENAR, franca verkistino.
- Tio estas ja malbonŝanca, ĉiufoje tiam, kiam ni inventas ion novan, la pasinto kopias nin!
- Aŭtoro Jean COCTEAU
- Ĉu vere povas esti, ke tiom da nenomeblaj afliktoj malaperintus lasinte neniom d spuro tiel, kiel polvo aŭ fumo? Ĉu ne estas homoj naskitaj por retrovi la spuron de la estingiĝintaj malgajoj, ke ili povu doni al ili esprimon, kaj elaĉeti la senfinan amarecon de tiom d sennomaj ekzistadoj?
- Aŭtoro: Emil CIORAN
- Oni elfaras amason da belaj ideoj, la tubero en la afero estas la homoj, tiuj ĉion fuŝas.
- Historio estas la tempo de la hom-al-homa ligo transa de l'morto.
- Tio, kio igas nin esti homojn, ne estas alio ol la pasinteco de homaro.
- Aŭtoro: André COMTE-SPONVILLE
- Kiu scias, kiom da malkovroj atendas nin, pri kiu ni entute ne eĉ konceptas, egale kiel pri la kompaso, la pulvo, aŭ la silko, antaŭ ties eltrovo ? Tiuj neatenditaj malkovoroj entute sufiĉis por transformi la mondon, ĝis tia grado, ke neniu imperio, neniu opiniantaro, neniu fatopotenca stelo, ŝajnas esti rezultiginta al la homaj aferoj per pli granda efiko, kaj oni povas diri pli granda sorĉinfluo, ol tiu, kiun elmontris tiuj meĥanikaj elpensaĵoj.
- La historio de la mondo estas ankaŭ la sumo de tio, kio estintus evitebla.
- Die Weltgeschichte ist auch die Summe dessen, was vermeidbar gewesen wäre.
- Konrad Adenauer