Direkto

El Vikicitaro
Direkto
Aliaj projektoj
Direkto en Vikipedio
Direkto en Vikivortaro

Direkto estas la maniero, laŭ kiu oni devas sin turni aŭ turnigi objekton, por rigardi, celi, aliri, trafi aŭ montri difinan lokon.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi trovas, ke la granda afero en tiu ĉi mondo estas ne kiom multe ni staras, kiel en kiu direkto ni moviĝas: Por atingi la ĉielan havenon, ni devas navigi foje kun la vento kaj foje kontraŭ ĝi - sed ni devas navigi, kaj ne drivi, nek kuŝi ĉe ankro. » « (angle) I find that the great thing in this world is not so much where we stand as in what direction we are moving: To reach the port of heaven, we must sail sometimes with the wind and sometimes against it — but we must sail, and not drift, nor lie at anchor. »
— Oliver Wendell Holmes, Sr.
Citaĵo
« Ami ne estas rigardi unu la alian: ĝi estas rigardi kune, en la sama direkto. »
— Antoine de Saint Exupéry
Citaĵo
« Kvankam sufiĉas lasi piedsignojn sur la sabloj de la tempo, estas eĉ pli grave certiĝi, ke ili montras laŭdindan direkton. » « (angle) While it is well enough to leave footprints on the sands of time, it is even more important to make sure they point in a commendable direction. »
— James Branch Cabell
Citaĵo
« Esti katalizilo estas la ambicio plej taŭga por tiuj, kiuj vidas la mondon en konstanta ŝanĝo, kaj kiuj sen pensi ke ili povas regi ĝin, volas influi ĝian direkton. » « (angle) To be a catalyst is the ambition most appropriate for those who see the world as being in constant change, and who, without thinking that they can control it, wish to influence its direction. »
— Teodore Zeldin
Citaĵo
« Kiam ŝanĝo estas absoluta, restas neniu estaĵo por plibonigi kaj neniu direkto estas fiksita por ebla plibonigo: kaj kiam sperto ne estas konservita, kiel ĉe sovaĝuloj, infanaĝo estas eterna. Tiuj, kiuj ne povas memori la pasintecon, estas kondamnitaj ripeti ĝin. »
— George Santayana

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]