Monero

El Vikicitaro
Monero
Monero
Monero
Aliaj projektoj
Monero en Vikipedio
Monero en Komuneja kategorio
Monero en Vikivortaro

Monero estas peco de dura materialo (kutime metalo), uzata kiel mono. Ĝi kutime estas diskforma kaj havas du partojn: la antaŭflankon kaj la dorsflankon.

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« El lia mano ĉiu monero elglitas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Montru moneron, ĉio fariĝos. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]