Juneco

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Juneco
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Juneco en Vikipedio
Commons-logo.svg Juneco en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Juneco en Vikivortaro
Citaĵo
« En la gejunuloj estas la dinamiko de la estonteco»

[1]

Citaĵo
« Junulo lernas de studo, infano lernas de ludo»

[2]

Citaĵo
« Oni por koni junulon, konu lian kunulon. »

[3]

Citaĵo
« Mi ne estas sufiĉe juna por scii ĉion. »

[4]

Citaĵo
« Ni do ĝoju, dum ni estas junaj»

[5]

Citaĵo
« Por reakiri sian junecon, oni devas simple ripeti siajn malsaĝaĵojn. »

[6]

[7]

El Zamenhofa Proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo»
Citaĵo
« En juneco logas, en maljuneco tedas. »
Citaĵo
« En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas. »
Citaĵo
« Juneco ne scias, maljuneco ne povas. »
Citaĵo
« Juneco petolis, maljuneco malsatos»
Citaĵo
« Lernu juna, por esti saĝa maljuna. »
Citaĵo
« Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna»
Citaĵo
« Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj»
Citaĵo
« Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj. »
Citaĵo
« Sango bolas, juneco petolas. »
Citaĵo
« Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta! »

Referencoj

  1. Aŭtoro: Benedikto la 16-a
  2. Aŭtoro: Morteza Mirbaghian
  3. Aŭtoro: Morteza Mirbaghian
  4. Aŭtoro: Oscar Wilde
  5. latina proverbo
  6. To get back one’s youth, one has merely to repeat one’s follies.(The Picture of Dorian Grey)
  7. Oscar Wilde

Vidu ankaŭ[redakti]