Laboro

El Vikicitaro

Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  • Kiam vi laboras, vi estas kvazaŭ fluto, tra kies koro la susuro de la horoj fariĝas muziko … Nu, kio estas labori ame ? Teksi tolon per fadenoj tiritaj el via koro kvazaŭ via amato vestus sin per tiu tolo.
    • Gibran Khalil GIBRAN(esperantigis Majstro Eŭgo)
  • Multaj manoj faciligas laboron.

[redakti] El Zamenhofa Proverbaro

  • Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
  • Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.
  • Ju pli da honoro, des pli da laboro.
  • Komenco bona -- laboro duona.
  • Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
  • Laboro finita, -- ripozo merita.
  • Laboro fortigas, ripozo putrigas.
  • Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
  • Laboro ne estas leporo, -- ĝi haltos, ne forsaltos.
  • Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.
  • Ni laboru kaj esperu.
  • Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.
  • Preĝu kore kaj laboru fervore.