Kulturo

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  • Se vi estas klera vi estas pli libera.
    • (Se é culto é mais livre)
    • aŭtoro: Abel PRIETO
  • Nur la spirito povas neniigi la ĥaoson de la mondo. Ĝiaj elfaroj liveras konsolon kaj ŝirmon al vundita digno, al la porĉiame sensata sopiro de la homoj.
  • Esti leginta la saman libron estas esti loĝinta en la sama domo.
  • Beston gvidas naturo, homon gvidas kulturo.
  • Neniu popolo ekposedas kulturon sen esti paginte altan prezon por ĝi.
  • Mi trovis pli da subtenantoj por usona kulturo ol la Departemento pri Fremdaj Aferoj. Certe mi malamikiĝis kun malpli, sed tio ne estas malfacila.
  • Se ni volas atingi pli riĉan kulturon, riĉa en kontrastaj valoroj, ni devas rekoni la tutan gamon de homaj potencialoj, kaj tiel teksi malpli arbitran socian teksaĵon,unun en kiu ĉiu aparta homa talento trovos sian ĝustan lokon.
    • If we are to achieve a richer culture, rich in contrasting values, we must recognize the whole gamut of human potentialities, and so weave a less arbitrary social fabric, one in which each diverse human gift will find a fitting place. ( - Sex and Temperament in Three Primitive Societies)
    • Margaret Mead