Amikeco
El Vikicitaro
| Amikeco |
|---|
|
|
|
« Vera amiko estas tiu, kiu eniras, kiam ĉiuj eliras. »
|
|
« Kie sukero;tie formiko, kie sufero;tie amiko. »
|
|
« Deziri senmankajn amikojn, tio estas deziri ami neniun. »
|
|
« Ĉu amikeco estas ĝi aŭ amo? »
|
|
« Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem »
|
|
« La paŝoj de amiko estas pli dolĉesonaj ol dolĉaj paroloj »
|
|
« Estu interspacoj en via kunligo, kaj dancu inter vi la ventoj el l’firmamento. »
|
|
« Ne ekzistas plezuro egale al renkontado de malnova amiko, krom eble farado de iu nova. »
|
|
« Arbo falinta ne havas radikon, homo falinta ne havas amikon. »
|
|
« Mi aŭdis ternon. Certe estas René Rateau . . . Agrablas tiel aŭdi amikon, meze de la nokto »
|
|
« Plena estas homo nur kiam li havas malfalsan amikon por lin kompreni, por kunpartigi ĉiujn la siajn pasiojn kaj ĉagrenojn kaj kunstari apud li tutdaŭre la vivon. »
|
|
« Arbon subtenas radiko, homon subtenas amiko. »
|
|
« Se vi iras for, vi estas mia amiko, se vi restas ĉi tie, vi estas mia amiko »
|
|
« La unua leĝo pri amikeco estas, ke oni devas ĝin prizorgi, la dua, ke oni estu indulga kiam la unua estas malzorgita. »
|
|
« Oni por koni junulon, konu lian kunulon. »
|
|
« Oni kiel tiu estas , kun kiu ofte festas. »
|
|
« Amiko en bezono estas vera amiko. »
|
|
« Se via amiko estas farita el sukero, ne forleku lin tute! »
|
|
« Por ke amikoj ĉe vi bone fartu, fermu la buŝon,orelojn apertu. »
|
|
« Pli bonas amiko najbara ol la frato transmara. »
|
|
« Kion la homoj nomis amikeco, tio estas nur asocio, reciproka flegado de interesoj kaj interŝanĝo de servoj; ĝi estas fine nur negoco, en kiu la memamo ĉiam celas gajni ion. »
|
[redakti] El Zamenhofa Proverbaro
|
« Al amiko nova ne fidu sen provo. »
|
|
« Amikeco aparte, afero aparte. »
|
|
« Amikeco aparte, ofico aparte. »
|
|
« Amiko de amiko estas ankaŭ amiko. »
|
|
« Amiko en ĝojo kaj malĝojo. »
|
|
« Amiko en ĝojo kaj ploro. »
|
|
« Amiko fidela estas trezoro plej bela. »
|
|
« Amiko -- intimulo. »
|
|
« Donacetoj subtenas amikecon. »
|
|
« Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem. »
|
|
« Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima. »
|
|
« Por amiko komplezo neniam estas tro peza. »
|
|
« Se amiko petas, li neniam ripetas. »
|
|
« Vivi kun iu en fido kaj konfido. »
|
|
« Vivi kun iu en intima amikeco. »
|
Referencoj
- ↑ Aŭtoro: Walter Winchel
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Morteza Mirbaghian
- ↑ Aŭtoro: Sylvestre DE SACY
- ↑ Czy to jest przyjaźń? czy to jest kochanie? (pol.)
- ↑ Aŭtoro: Adam MICKIEWICZ
- ↑ Verko: "Malcerteco"
- ↑ Epikuro
- ↑ Francis JAMMES
- ↑ Gibran Ĥalil GIBRAN
- ↑ Rudyard KIPLING
- ↑ Aŭtoro: Sempé en verko: Marcellin Caillou
- ↑ Susan Polis Schutz
- ↑ tjurka kanzono en Irano, citita far Abbas KIAROSTAMI
- ↑ VOLTAIRE
- ↑ Angla proverbo: A friend in need is a friend indeed
- ↑ Araba proverbo
- ↑ Aŭtoro: Otto von Bismarck
- ↑ Ce que les hommes ont nommé amitié n'est qu'une société, qu'un ménagement réciproque d'intérêts, et qu'un échange de bons offices; ce n'est enfin qu'un commerce où l'amour-propre se propose toujours quelque chose à gagner.(Maksimoj p.38-39)
- ↑ François de La Rochefoucauld