Patrino Teresa

El Vikicitaro
Patrino Teresa
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri paco (1979)

Patrino Teresa (ordena nomo, laŭ civitana nomo Agnes Gonxhe Bojaxhiu; naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1910 en Skopjo / nuntempe Respubliko Makedonio - mortis la 5-an de septembro 1997 en Kolkato / Barato) estis katolika monaĥino de albana deveno.

Citaĵoj[redakti]

La malsato pro amo estas multe pli malfacile forigebla ol la malsato pro pano.
Ne serĉu grandajn aferojn, nur faru malgrandajn aferojn per granda amo ... Ju pli malgranda estas la afero des pli granda devas esti nia amo.
Citaĵo
« Se vi juĝas personojn, vi havas neniom da tempo por ami ilin. »
Citaĵo
« Ne gravas, kiom ni faras, sed kiom ame ni faras. Ne gravas, kiom ni donacas, sed kiom ame ni donacas. »
Citaĵo
« Amu kiel vi povu, amu... amu ĝis doloro. Se ĝi doloras, tio estas bona signo. »
Citaĵo
« Kio gravas estas kiom da amo ni metas en la laboro, kiun ni faras. »
Citaĵo
« Ni ne povas fari grandajn aferojn, nur malgrandajn aferojn per granda amo. »
Citaĵo
« La plej granda malsano hodiaŭ ne estas lepro aŭ tuberkulozo, sed pli ĝuste la sento esti nedezirata. »
Citaĵo
« Mi trovis la paradokson, ke se mi amas ĝis ĝi doloras, tiam ne estas vundo, sed nur pli da amo. »
Citaĵo
« Estu bonkora unu al la alia en viaj hejmoj. Estu bonkora al tiuj, kiuj ĉirkaŭas vin. Mi preferas ke vi faru erarojn en bonkoreco prefere ol ke vi faru miraklojn en malafableco. Ofte nur per unu vorto, unu rigardo, unu rapida ago, mallumo plenigas la koron de tiu, kiun ni amas. »
Citaĵo
« La malsato pro amo estas multe pli malfacile forigebla ol la malsato pro pano. »
— Intervjuo en la revuo Time (4-an de decembro 1989)
Citaĵo
« Mi ĉiam diris, ke ni devas helpi hinduon fariĝi pli bona hinduo, islamano fariĝi pli bona islamano, katoliko fariĝi pli bona katoliko. »
Citaĵo
« Ni mem sentas ke tio, kion ni faras, estas nur guto en la oceano. Sed se la guto ne estus en la oceano, mi pensas ke la oceano estus malpli granda pro la mankanta guto. »
Citaĵo
« Ne serĉu grandajn aferojn, nur faru malgrandajn aferojn per granda amo ... Ju pli malgranda estas la afero des pli granda devas esti nia amo. »
Citaĵo
« Se ni ne havas pacon, estas ĉar ni forgesis, ke ni apartenas unu al la alia. »
Citaĵo
« Disvastigu amon ĉien, kien vi iros; antaŭ ĉio en via domo. Donu amon al viaj infanoj, al via edzino aŭ edzo, al apuda najbaro. Neniu iam venu al vi sen foriri pli bona kaj pli feliĉa. Estu la viva esprimo de la boneco de Dio; bonkoreco en via vizaĝo, bonkoreco en viaj okuloj, bonkoreco en via rideto. »
— Patrino Teresa


Misatribuitaj[redakti]

Citaĵo
« Homoj ofte estas senraciaj kaj memcentraj. Pardonu ilin ĉiuokaze. Se vi estas bonkora, homoj eble akuzos vin pro kaŝaj motivoj. Estu bonkora ĉiuokaze. Se vi estas honesta, homoj eble trompos vin. Estu sincera ĉiuokaze. Se vi trovas feliĉon, homoj eble estos ĵaluzaj. Estu feliĉa ĉiuokaze. La bonaĵo, kiun vi faras hodiaŭ eble morgaŭ estos forgesita. Faru bonon ĉiuokaze. Donu al la mondo la plej bonon, kiun vi havas, kaj ĝi eble neniam sufiĉos. Donu vian plejeblon ĉiuokaze. Ĉar vi vidas, finfine ĉio estas inter vi kaj Dio. Neniam estis inter vi kaj ili.
  • Ĝi estas variaĵo de The Paradoxical Commandments de Kent M. Keith, Patrino Teresa havis ĝin en sia hejmo »

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Ŝi estas vere vivanta sanktulino. Ŝi funkcias kiel inspira fonto por mi ĝis hodiaŭ... Ŝi estas unika, ĉar ĉiuj ŝiaj helppetoj ĉiam estas aprobitaj. Neniu povas diri ne al Patrino Teresa. »
— Dawit Wolde Giorgis
Citaĵo
« Patrino Tereza estis vera patrioto. Bonega albano. Ŝi montris al la mondo kiel helpi la malriĉulojn kaj dediĉis sian vivon al la plej mizeraj sen enmiksiĝi en politikajn aferojn. Kiel ĉiu religia gvidanto devas fari... Mi ne kredas je Dio. Mi estas marksisto. Mi kredas je homo kaj je homoj. Sed al ni plaĉis Patrino Teresa. Sciu, ŝi sentis sin hejme ĉi tie. Ŝi venis kun malferma menso kaj laŭdis niajn atingojn. »
— Nexhmije Hoĝa, vidvino de Enver Hoĝa