Homo
El Vikicitaro
- Homo estas lupo por (alia) homo
- Homo estas la nura animalo, ku murdas je l' nomo de moralo.
- Homo estas la plej malforta kano en la naturo, sed li estas kano pensanta.
- La diferenco inter homo kaj besto nuntempe estas plimalpli la vesto.
- Estas nenio pli profunda kaj pli mistera ol la bezono je konsolo.
- Maloftis, ke li povus rezisti angoregan alvokon, kiom ajn kaŝkodita ĝi povus esti.
- Mi vetas, ke ĉiu homo devus, samkiel oni traspertas lernadon, trasperti dum iom da tempo la mizeron, kaj tion solece kaj meze de la indiferento de la mondo ĉirkaŭanta lin.
- Kiam vi donacas, vi ricevas pli ol vi donas, ĉar vi estis nenio, kaj vi iĝas io.
- Kiam homo havas nenian celon, li iĝas celtabulo.
- La homo devenas el la primato. Kiu devenos el la homo ?
- Besto murdas pro manĝaĵo, homo murdas pro malsaĝo.
- Homo Pli ruzas ol vulpo, kaj pli sovaĝas ol lupo.
- Homo sen multe da mono, ne estas plenrajta persono.
- Homo en eleganta vesto,ne ĉiam pli bonas ol besto.
- Se homo vere kondutus kiel homo, paco ja ekzistus en ĉiu domo.