Libereco
El Vikicitaro
- Mi ne certas scii pri kio estas "libereco", sed mi tre bone scias kio estas "liberigo".
- En tiu erao de l’„politike konvena“, pensi jam estas malobei.
- Aŭtoro: Henri MASSON, franca esperantisto
- Neniu volus esti malhavigita je sia rajto suferi, ĉar tiu estas ankaŭ sia rajto esti homo.
- Estas pli da libereco en ia ajn diktaturo iomete malstaliniĝinta ol en ordinara usona laborloko. (esperantigis Djemil Kessous)
- Tiuj, kiuj oferas liberecon, por iomete da sekureco, ne indas liberecon, nek sekurecon.
- En bone ordigita monarkio, la regatoj estas kiel fiŝoj en reto, ili kredas sin liberaj kvankam ili estas kaptitaj.
- Dans une monarchie bien réglée, les sujets sont comme des poissons dans un grand filet, ils se croient libres et pourtant ils sont pris.
- Montesquieu