Etiko

El Vikicitaro
Etiko
Etiko
Etiko
Aliaj projektoj
Etiko en Vikipedio
Etiko en Komuneja kategorio
Etiko en Vikivortaro

Etiko estas scienco pri la moralo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Etiko, almenaŭ en kompreno de la heleno-judo-kristana civilizo, estas neapartigebla de la saĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Estas diskutenda ĉu oni povas rigardi konduton bazita je timo de eterna puno kiel etika aŭ nur malkuraĝa. » « It is an open question whether any behavior based on fear of eternal punishment can be regarded as ethical or should be regarded as merely cowardly. »
— Margaret Mead
Citaĵo
« La Supera Etika Regulo: Agu por eltiri la plej bonan en aliaj kaj per tio en vi mem. »
— Felix Adler
Citaĵo
« Ne estos paco inter la nacioj sen paco inter la religioj. Ne estos paco inter la religioj sen dialogo inter la religioj. Ne estos dialogo inter la religioj sen tutmondaj etikaj normoj. Sekve ne estos postvivado de tiu ĉi terglobo sen tutmonda etiko. »
— Hans Küng
Citaĵo
« Etiko kaj Estetiko estas unu. »
— Ludwig Wittgenstein

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« Etikon oni povas kompreni kiel provon de terapia influo, kiel penon atingi helpe de ordonoj de Supermio tion, kion malsukcesis fari la tuta resta laboro de la kulturo. Temas pri tio, kiel forigi de sur la vojo de la kulturo la plej gravan obstaklon — la fundamentan agresemon de la homo»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« La tiel nomata natura etiko proponas nenion krom la narcisisma kontentiĝo — konsideri sin pli alta ol la aliaj. Kaj religia etiko ekproponos pli bonan sorton en la transa mondo. Mi opinias ke tiuj edifoj estas vanaj ĝis la virto ne estos premiata jam sur la tero. Kaj ŝajnas al mi senduba, ke reala ŝanĝo de la posedorilatoj alportos pli da utilo ol iu ajn etika ordono. Sed la socialistoj anatstaŭigas tiun gravan fakton per sia idealisma subtakso de la homa naturo, kio senigas ĝin je ĉia valoro. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]

Vidu ankaŭ[redakti]