Celo

El Vikicitaro
Celo
Celo
Celo
Aliaj projektoj
Celo en Vikipedio
Celo en Komuneja kategorio
Celo en Vikivortaro

Celo objekto, kiun oni penas trafi; tio, kion oni penas atingi aŭ plenumi; punkto, linio aŭ zono, kiun oni devas pripafi aŭ konkeri.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Vikipedio estas antaŭ ĉio klopodo krei kaj distribui plej altkvalitan liberan enciklopedion al ĉiu unuopa homo sur la planedo en sia propra lingvo. Demandi ĉu la komunumo venas antaŭ aŭ post tiu ĉi celo vere estas fari la malĝustan demandon: la tuta celo de la komunumo estas ĝuste tiu ĉi celo. » « (angle) Wikipedia is first and foremost an effort to create and distribute a free encyclopedia of the highest possible quality to every single person on the planet in their own language. Asking whether the community comes before or after this goal is really asking the wrong question: the entire purpose of the community is precisely this goal. »
— Jimmy Wales
Citaĵo
« Ĝi estas paradoksa sed profunde vera kaj grava principo de vivo, ke la plej verŝajna maniero atingi celon estas celi ne tiun celon mem sed iun pli ambician celon preter ĝi. » « (angle) It is a paradoxical but profoundly true and important principle of life that the most likely way to reach a goal is to be aiming not at that goal itself but at some more ambitious goal beyond it. »
— Arnold Toynbee
Citaĵo
« Scienco estas nur perverseco de si mem krom se ĝi havas kiel finan celon la plibonigon de la homaro. » « (angle) Science is but a perversion of itself unless it has as its ultimate goal the betterment of humanity. »
— Nikola Tesla
Citaĵo
« Vi devas celi alte, ne pri tio, kion vi faros en iu estonta dato, sed pri tio, kion vi mem faros hodiaŭ. Alie labori estas nur tempoperdo. »
— Edgar Degas
Citaĵo
« Naturo faras nenion sen celo aŭ senutile» « (angle) Nature does nothing without purpose or uselessly. »
— Joseph Addison
Citaĵo
« La celo de argumentadodiskuto ne estu venko, sed progreso. »
— Joseph Joubert
Citaĵo
« La kresko de la homa menso estas parto de la kresko de civilizo; ĝi estas la stato de civilizo en iu ajn momento, kiu determinas la amplekson kaj eblojn de homaj celoj kaj valoroj. La menso neniam povas antaŭvidi sian propran antaŭeniĝon. »
— Friedrich Hayek
Citaĵo
« Feliĉo neniam venos, se ĝi estas celo en si mem; feliĉo estas kromprodukto de engaĝiĝo al indaj kaŭzoj. » « (angle) Happiness will never come if it's a goal in itself; happiness is a by-product of a commitment to worthy causes. »
— Norman Vincent Peale
Citaĵo
« Ĉio prava povas esti atingita per la nerezistebla potenco de vekita kaj informita publika opinio. Nia celo, do, ne estas demandi ĉu afero povas esti farita, sed ĉu ĝi devas esti farita, por tiel praktiki la fortojn de diskonigo, tiel ke publika opinio devigos ĝin fari. » « (angle) Whatever is right can be achieved through the irresistible power of awakened and informed public opinion. Our object, therefore, is not to enquire whether a thing can be done, but whether it ought to be done, to so exert the forces of publicity that public opinion will compel it be done. »
— William Randolph Hearst
Citaĵo
« La celo de registaro en paco kaj milito ne estas la gloro de regantoj aŭ de rasoj, sed la feliĉo de la simpla homo. » « (angle) The object of government in peace and in war is not the glory of rulers or of races, but the happiness of the common man. »
— William Beveridge
Citaĵo
« Mi estas anarkiisto ne ĉar mi kredas ke Anarkiismo estas la fina celo, sed ĉar ne ekzistas io kiel tia fina celo. »
— Rudolf Rocker
Citaĵo
« La celo de la propagandisto estas igi grupon da homoj forgesi, ke iuj aliaj grupoj da homoj estas homoj. » « (angle) The propagandist's purpose is to make one set of people forget that certain other sets of people are human. »
— Aldous Huxley
Citaĵo
« La celo de sciencisto en diskuto kun siaj kolegoj estas ne persvadi, sed klarigi. »
— Leó Szilárd
Citaĵo
« Laboro ne estas celo en si mem; tie devas ĉiam esti sufiĉe da tempo por amo» « (angle) Work is not an end in itself; there must always be time enough for love. »
— Robert A. Heinlein
Citaĵo
« Demokratio ne estas celo realigebla por poste dediĉi sin al aliaj celoj; ĝi estas kondiĉo konservebla nur se ĉiu civitano defendas ĝin. » « (hispane) La democracia no es una meta que se pueda alcanzar para dedicarse después a otros objetivos; es una condición que sólo se puede mantener si todo ciudadano la defiende. »
— Rigoberta Menchú
Citaĵo
« La celo de la dekstro ne estas ĉesigi aborton sed demonigi ĝin, puni ĝin kaj fari ĝin kiel eble plej malfacila kaj traŭmata. Ĉion ĉi ĝi plenumis sufiĉe bone, eĉ sen renversi Roe v. Wade» « (angle) The goal of the right is not to stop abortion but to demonize it, punish it and make it as difficult and traumatic as possible. All this it has accomplished fairly well, even without overturning Roe v. Wade. »
— Ellen Willis
Citaĵo
« Eble estas pli bone esti malprudenta kaj feliĉa, ol prudenta kaj malfeliĉa. Sed estas la plej bona el ĉiuj esti prudenta kaj feliĉa. Ĉu niaj posteuloj povas atingi tiun celon, estos la plej granda defio de la estonteco. Ja ĝi eble bone decidos, ĉu ni havas estontecon. » « (angle) Perhaps it is better to be un-sane and happy, than sane and un-happy. But it is the best of all to be sane and happy. Whether our descendants can achieve that goal will be the greatest challenge of the future. Indeed, it may well decide whether we have any future. »
— Arthur C. Clarke
Citaĵo
« Fanatikeco konsistas en duobligi viajn klopodojn, kiam vi forgesis vian celon. »
— George Santayana
Citaĵo
« La celo de arta edukado ne estas produkti pli da artistoj, kvankam tio estas kromprodukto. La reala celo de arta edukado estas krei kompletan homan estaĵojn kapablaj konduki sukcesajn kaj produktivajn vivojn en libera socio» « (angle) The purpose of arts education is not to produce more artists, though that is a byproduct. The real purpose of arts education is to create complete human beings capable of leading successful and productive lives in a free society. »
— Dana Gioia
Citaĵo
« Lasu min diri al vi la sekreton, kiu kondukis min al mia celo. Mia forto kuŝas nur en mia persistemo. »
— Louis Pasteur
Citaĵo
« Kiam afero estas farita, ĝi estas farita. Ne rigardu malantaŭen. Rigardu antaŭen al via sekva celo. » « (angle) When a thing is done, it's done. Don't look back. Look forward to your next objective. »
— George Marshall
Citaĵo
« Celo de homa vivo, negrave kiu regas ĝin, estas ami ĉiun, kiu estas ĉirkaŭ por esti amata. » « (angle) A purpose of human life, no matter who is controlling it, is to love whoever is around to be loved. »
— Kurt Vonnegut
Citaĵo
« Estas du celindaj aferoj en la vivo: unue, akiri tion, kion vi volas; kaj, post tio, ĝui ĝin. Nur la plej saĝaj el la homoj atingas la duan. » « (angle) There are two things to aim at in life: first, to get what you want; and, after that, to enjoy it. Only the wisest of mankind achieve the second. »
— Logan Pearsall Smith
Citaĵo
« Kaptu la momentojn de feliĉo, amu kaj estu amata! Tio estas la sola realaĵo en la mondo, ĉio alia estas malsaĝo. Ĝi estas la sola afero, kiun ni celas ĉi tie. »
— Lev Tolstoj
Citaĵo
« En komunumoj, fremdaj al amaseco, komunaj celo, ideoidealo servas kiel sola interligo, kio mem jam ekskludas multnombrecon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Clifford D. Simak[redakti]

Citaĵo
« Kiam mi parolas pri la celo de vivo, mi pensas ne nur pri la homa vivo, sed pri la tuta vivo sur la Tero kaj pri la vivo, kiu devas ekzisti sur aliaj planedoj tra la universo. Nur pri la vivo sur la Tero oni tamen povas paroli kun ajna certeco. Ŝajnas al mi, ke ĉiu vivo sur la Tero, la sumo de vivo sur la Tero, havas celon. » « (angle) When I talk of the purpose of life, I am thinking not only of human life, but of all life on Earth and of the life which must exist upon other planets throughout the universe. It is only of life on Earth, however, that one can speak with any certainty. It seems to me that all life on Earth, the sum total of life upon the Earth, has purpose. »
— Clifford D. Simak
Citaĵo
« Mi provis foje meti homojn en perspektivo kontraŭ la vasteco de universala tempo kaj spaco. Mi okupiĝis pri kien ni, kiel raso, povas iri kaj kio povas esti nia celo en la universala skemo - se ni havas celon. Ĝenerale, mi kredas ke ni havas, kaj eble iun gravan. » « (angle) I have tried at times to place humans in perspective against the vastness of universal time and space. I have been concerned with where we, as a race, may be going and what may be our purpose in the universal scheme — if we have a purpose. In general, I believe we do, and perhaps an important one. »
— Clifford D. Simak

Erich Fromm[redakti]

Fuĝo for de libereco [1941][redakti]

Citaĵo
« Ĉe kapitalismo ekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia maŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la Reformacio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Transformiĝo de individuo en ilo por atingado de ekonomiaj celoj radikas en specifaĵoj de la kapitalisma produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de kapitalo iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Nia tuta energio estas malŝparata por atingi tion, kion ni deziras, kaj plejparto de la homoj neniam ekpensis pri origino de tiu ĉi agado: ĉu ili scias kion ili efektive deziras, ĉu ili mem deziras atingi la celojn, al kiuj ili strebas. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Racia potencoaŭtoritato — same kiel vera idealo, havas kiel celon evoluon de la individuo; do ĝi neniel povas konflikti kun la individuo, kun liaj veraj — ne patologiaj — streboj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Estonteco de demokratio dependas de realigo de individuismo, kiu estis ideologia celo de la tuta spirita evoluo de la Moderna tempo ekde la epoko de la Renesanco. Kultura kaj politika krizo de niaj tagoj klarigeblas ne per tio, ke iĝis tro multe da individuismo, sed per tio ke nia tiel nomata individuismo transformiĝis je malplena ŝelo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Dum neniu el antaŭaj historiaj periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera individuismo. Kapitalismo kreis tiun premison. Problemo de produktado jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan socion de la komuna abundo, en kiu lukto pri ekonomiaj privilegioj ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la homo — ano de la organizita socio, iĝu mastro de tiuj ĉi fortoj, ne ilia sklavo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera indiviueco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955][redakti]

Citaĵo
« Ni elektas nek niajn problemojn, nek rezultojn de nia agado. Kio ja movas nin, kio nin devigas? — Sistemo, havanta nek celon, nek destinon ekster si mem kaj transformanta la homon je sia aldonaĵo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ni ne bezonas novajn idealojn, nek novajn spiritajn celojn. Grandaj instruistoj de la homaro jam vortigis normojn de la sana homa vivo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]