Bono

El Vikicitaro
Bono
Aliaj projektoj
Bono en Vikipedio
Bono en Vikivortaro

Bono estas tio, kio estas bona, rigardata en abstrakta, absoluta maniero.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Malfacilas fari bonon al la homoj, ne farante ankaŭ al si mem certan malkomfortaĵojn. »
— Joseph-Ignace Guillotin, Testamento
Citaĵo
« La juda vorto por la nocio “bona” origine signifis “manĝebla”. »
— Jane Ellen Harrison, Epilegomena to the Study of Greek Religion [1921]
Citaĵo
« Malbono ĉiam venkos, ĉar bono estas stulta. » « Evil will always triumph, because good is dumb. »
— Dark Helmet en Spaceballs
Citaĵo
« La Mezepoko havis siajn idealajn tipojn por la bono kaj la malbono, sed ankaŭ ni ilin havas. Por ĝi tio estis armita kavaliro kaj nigra sorĉistino. Por ni tio estas homoj en blankaj ĥalatoj kaj malica psikopato»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Feliĉo estas la sola bono. La loko por feliĉi estas ĉi tie. La tempo por feliĉi estas nun. La maniero esti feliĉa estas igi aliajn ankaŭ feliĉaj. » « (angle) Happiness is the only good. The place to be happy is here. The time to be happy is now. The way to be happy is to make others so. »
— Robert G. Ingersoll
Citaĵo
« Faru la mondon pli bona. » « (angle) Make the world better. »
— Lucy Stone
Citaĵo
« Mi memorigas al junuloj ĉie, kien mi iras, ke unu el la plej malbonaj aferoj, kiujn faris la pli maljuna generacio, estis diri al ili dum dudek kvin jaroj "Estu sukcesa, sukcesu, sukcesu" kontraste al "Estu bonega, estu bonega, estu bonega". Estas kvalita diferenco. » « (angle) I remind young people everywhere I go, one of the worst things the older generation did was to tell them for twenty-five years "Be successful, be successful, be successful" as opposed to "Be great, be great, be great". There's a qualititative difference. »
— Cornel West
Citaĵo
« Estas du specoj de stultuloj: unu diras: "Ĉi tio estas malnova, tial ĝi estas bona"; la alia diras: "Ĉi tio estas nova, tial ĝi estas pli bona." » « (angle) There are two kinds of fools: one says, "This is old, therefore it is good"; the other says, "This is new, therefore it is better." »
— William Ralph Inge
Citaĵo
« Feliĉo estas la sola bono. La loko por feliĉi estas ĉi tie. La tempo por feliĉi estas nun. La maniero esti feliĉa estas igi aliajn ankaŭ feliĉaj. » « (angle) Happiness is the only good. The place to be happy is here. The time to be happy is now. The way to be happy is to make others so. »
— Robert G. Ingersoll
Citaĵo
« Estas nenio pli bona aŭ pli necesa ol amo. »
— Johano de la Kruco
Citaĵo
« En iu ajn lando, sendepende de tio, kion diras ĝiaj leĝoj, kie ajn homoj agas laŭ la ideo, ke la malavantaĝo de unu viro estas la bono de alia, tie ekzistas sklaveco. Kie ajn, en iu ajn lando, la tuta popolo sentas, ke la feliĉo de ĉiuj dependas de la feliĉo de la plej malfortaj, tie ekzistas libereco. » « (angle) In any country, regardless of what its laws say, wherever people act upon the idea that the disadvantage of one man is the good of another, there slavery exists. Wherever, in any country the whole people feel that the happiness of all is dependent upon the happiness of the weakest, there freedom exists. »
— Booker T. Washington
Citaĵo
« La akiro de iu ajn scio ĉiam estas utila al la intelekto, ĉar ĝi povas tiel forpeli senutilajn aferojn kaj reteni la bonon. Ĉar nenio povas esti amata aŭ malamata krom se ĝi unue estas konata. »
— Leonardo da Vinci
Citaĵo
« Ni vivis laŭ la supozo, ke tio, kio estis bona por ni, estus bona por la mondo. Ni eraris. Ni devas ŝanĝi niajn vivojn, tiel ke eblos vivi laŭ la kontraŭa supozo, ke tio, kio estas bona por la mondo, estos bona por ni.... » « (angle) We have lived by the assumption that what was good for us would be good for the world. We have been wrong. We must change our lives, so that it will be possible to live by the contrary assumption that what is good for the world will be good for us. … »
— Wendell Berry
Citaĵo
« Nenio estas pli bona ol la neintencita humuro de la realo» « (angle) Nothing is better than the unintended humor of reality. »
— Steve Allen
Citaĵo
« Neniu homo elektas malbonon pro tio ke ĝi estas malbono; li nur konfuzas ĝin kun feliĉo, la bono kiun li serĉadas. » « (angle) No man chooses evil because it is evil; he only mistakes it for happiness, the good he seeks. »
— Mary Wollstonecraft, Pravigo de la Rajtoj de Homoj (1790)
Citaĵo
« La plej granda bono, kiun vi povas fari por alia, estas ne nur dividi viajn riĉaĵojn, sed malkaŝi al li sian propran. » « (angle) The greatest good you can do for another is not just to share your riches, but to reveal to him his own. »
— Benjamin Disraeli
Citaĵo
« Penu por perfekteco en ĉio, kion ni faras. Prenu la plej bonon, kiu ekzistantas kaj plibonigu ĝin. Kiam ĝi ne ekzistas, desegnu ĝin. Akceptu nenion preskaŭ ĝustan aŭ sufiĉe bonan. » « (angle) Strive for perfection in everything we do. Take the best that exists and make it better. When it does not exist, design it. Accept nothing nearly right or good enough. »
— Henry Royce
Citaĵo
« Neniu povas esti bona dum longa tempo se boneco ne estas postulata»
— Bertolt Brecht
Citaĵo
« Ĉiuj malbonoj en ni venas el timo kaj ĉiu bono el amo» « (angle) All the ill that is in us comes from fear, and all the good from love. »
— Eleanor Farjeon
Citaĵo
« La bono malrapidas, ĉar ĝi supreniras. Malbono estas rapida, ĉar ĝi malsupreniras. »
— Alexandre Dumas (patro)
Citaĵo
« Ĉiu dolĉeco havas sian acidon, ĉiu malbono sian bonon. » « (angle) Every sweet hath its sour, every evil its good. »
— Ralph Waldo Emerson, Kompenso (1841)
Citaĵo
« Ni devas fari la plej bonon el tiuj malsanoj, kiujn oni ne povas eviti. » « (angle) We must make the best of those ills which cannot be avoided. »
— Alexander Hamilton
Citaĵo
« Ni devas fari bonon, ne ĉar ĝi estas speciala aŭ kroma, sed ĉar ĝi estas la minimumo, kiun ni ŝuldas unu al la aliaj. » « (angle) We ought to do good, not because it's special or extra, but because it's the minimum of what we owe to one another. »
— Ysabella Brave
Citaĵo
« Unu sola milito - ni ĉiuj scias - povas produkti pli da malbono, tuja kaj posta, ol centoj da jaroj de libera agado de la interhelpa principo povas produkti bonon. »
— Petro Kropotkin
Citaĵo
« Ŝajnas al mi tre grave daŭre distingi inter du malbonoj. Eble necesas provizore akcepti malpli grandan malbonon, sed oni neniam devas etikedi necesan malbonon kiel bonon. » « (angle) It seems to me very important to continue to distinguish between two evils. It may be necessary temporarily to accept a lesser evil, but one must never label a necessary evil as good. »
— Margaret Mead

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Tute evidentas ke la Okcidento ekrevis pri islama rekonstruado surbaze de absolute nova modelo, realigita en Orienta Eŭropo — pri demokratio, senhalte instaliĝanta en la landoj, venkitaj de la fortoj de la Bono. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« La morala konscio pensas tiel: ĉar ni estas la Bono, do trafi nin povas nur la Malbono»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo
Citaĵo
« Tio ke la homo “libera kaj klera” nepre elektos la Bonon, estas nia totala antaŭjuĝo… »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo
Citaĵo
« […] al la bono la homo sentas nur strebon dum al la malbono — altiriĝon, kiun oni povas kompari kun seksa sento. Tio estas io subkonscia kaj pova. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002]
Citaĵo
« […] ni opinias ke ju pli da bono estas en la mondo, des malpli da malbono. Sed tio estas eraro, efektive ju pli da bono, des pli da malbono. Tio estas eĉ ne kontraŭdiro, tio estas problemo kaj problemo praktike nesolvebla. Eĉ pli, se elimini la tutan malbonon, do malaperos ankaŭ la bono… Efektive, eliminante la malbonon, ni eliminas tiun energion, danke al kiu ni evoluas. Ŝajnas al mi ke kie ekzistas nek bono, nek malbono — tie estas infero»
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[2] [2002]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Tro da bono ne turmentas»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).
  2. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).