Socio
El Vikicitaro
- Kutimo la justecon tute konsistigas, ĝi estas la kaŝa fundamento de ĝia aŭtoritato. Se oni fosas ĝis ĝia origino, oni ĝin neniigas.
- Aŭtoro Blaise PASCAL
- Vian fingron malsanan ne vidigu, ĉar ĉiu ĝin batus.
- La historio tamen montras kiomgrade malfacilas diri « ne », kiam barbareco estas la socia normo.
- Aŭtoro: ? (André Comte Sponville?)
- Pluraj personoj odoraĉas: devigitaj vivi kune, ili interkonsentas surporti fortodorajn parfumaĵojn. Jen en kio konsistas ĝentileco.
- Aŭtoro: Sénac de Meilhan (franca moralisto)
- Kiam oni entreprenas ion, oni tuj havas kontraŭ si tri homgrupojn: Tiuj, kiuj faras la samon, tiuj, kiuj faras la malon, kaj tiuj, kiuj faras nenion.
- Aŭtoro: Rémy Chauvin
- La homoj normalaj estas tiuj, kiuj sukcesas malliberigi la aliajn.
- Aŭtoro: Aimé Michel
- La teroro de la socio, kiu estas la fundamento de la moralo, la teroro de Dio, kiu estas la sekreto de religio – tiuj estas la du aferoj, kiuj estras nin.
- The terror of society, which is the basis of morals, the terror of God, which is the secret of religion – these are the two things that govern us. p.18
- Oscar Wilde The Picture of Dorian Grey
- Estas certe ke neniu socio povas prosperi kaj feliĉi, kie la plejparto de ties anoj etas malriĉa kaj kaj mizera.
- No society can surely be flourishing and happy, of which the greater part of the members are poor and miserable.
- Adam Smith