Dio

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Dio
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Dio en Vikipedio
Commons-logo.svg Dio en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Dio en Vikivortaro
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
Citaĵo
« En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. »

[1]

Citaĵo
« Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo.
Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.
Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. »

[2]

Citaĵo
« Scienco sen religio estas lama, religio sen scienco estas blinda. »

[3]

[4]

Citaĵo
« Dio ne ĵetkubludas. »

[4]

[5] [6]

Citaĵo
«  »

[7]

Citaĵo
« Kiu je Dio fidas, plej memfide sidas. »

[8]

Citaĵo
« Ĉu Dio kreis homon, aŭ homo kreis Dion? Mi ne scias tion! »

[8]

Citaĵo
« Se Dio, kiel oni diras, estas gejfobia, mi ne adorus tiun Dion. »

[9]

[10]

Citaĵo
« Dio estas la ununura reganto en la mondo kiu havas malpli da aŭtoritato ol liaj servantoj. »

[11]

Citaĵo
« La mondo estas nur videbla aspekto de Dio. »

[12]

El Zamenhofa Proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu. »
Citaĵo
« Al Dio servu, diablon rezervu. »
Citaĵo
« Ankoraŭ Dio ne dormas. »
Citaĵo
« Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. »
Citaĵo
« Dio al vi donis, por ke vi povu doni. »
Citaĵo
« Dio batas, Dio kompatas»
Citaĵo
« Dio donis buŝon, Dio donos manĝon. »
Citaĵo
« Dio donis oficon, Dio donas kapablon. »
Citaĵo
« Dio ĝuste faras, neniam eraras. »
Citaĵo
« Dio ne perfidas, se homo lin fidas. »
Citaĵo
« Dion fidu, sed senfare ne sidu. »
Citaĵo
« En plej alta mizero al Dio esperu. »
Citaĵo
« Homo pafas, Dio trafas. »
Citaĵo
« Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo»
Citaĵo
« Preĝejo proksima, sed Dio malproksima. »
Citaĵo
« Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos. »
Citaĵo
« Singardeman Dio gardas. »

Referencoj

  1. Verko: Biblio, Genezo 1:1
  2. Aŭtoro: VOLTAIRE
  3. Die Naturwissenschaft ohne Religion ist lahm, die Religion ohne Naturwissenschaft ist blind. (ger.)
  4. 4,0 4,1 Aŭtoro: Albert EINSTEIN
  5. Der Herrgott würfelt nicht. (ger.)
  6. opinio de Einstein pri kvantummekaniko
  7. Aŭtoro Ibn Arabi, sufia filozofo.
  8. 8,0 8,1 Morteza Mirbaghian
  9. If God, as they say, is homophobic, I wouldn’t worship that God.
  10. Desmond Tutu
  11. Karlheinz Deschner
  12. Paulo Coelho

Vidu ankaŭ[redakti]