Tempo

El Vikicitaro

Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:


  • La tempo estas la plej bona cenzuro kaj la pacienco - la plej bona instruisto.

[redakti] El Zamenhofa Proverbaro

  • La tempo ĉiam malkaŝas la veron
  • Plej bona kuracisto estas la tempo.
  • Tempo flatas, tempo batas.
  • Tempo prenas, tempo pagas.
  • Tempo toleras, sed vero aperas.
  • Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.