Ĝojo

El Vikicitaro
Aliaj projektoj
en Vikipedio
en Komuneja kategorio
Citaĵo
« Pasinte adoleskecon, oni povas ankoraŭ travivi ĝojojn, oni ne plu povas travivi mensajn ebriojn. »
— Max Jacob
Citaĵo
« Dum la plej mallumaj tagoj de la HIV/aidosa epidemio, kiam Respublikanoj kaj religiaj konservistoj regis la federacian registaron [de Usono] kaj provis laŭ eble plej multe dolori la malsanulojn kaj mortantojn, kviroj organiziĝis kaj protestis kaj volontulis kaj malĝojis. Ni ankaŭ faris muzikon kaj teatron kaj arton. Ni prizorgis unu la alian, kaj ni dancis kaj amis kaj fikis. La brakumo de ĝojo kaj arto kaj seksumo, alfronte de timo kaj necerteco, plibonigis niajn sentojn—ĝi bontenis nian psikan sanon—kaj ĝi havis ankaŭ la kroman avantaĝon, ke ĝi frenezigis niajn malamikojn. Ili ne povis kompreni kiel ni povus senti nin iaj krom mizeraj, konsiderante la defiojn, kiujn ni alfrontis—ilian avidon, ilian senzorgecon, iliajn antaŭjuĝojn— sed ni kreis kaj spertis ĝojon malgraŭ ilia malamo kaj malgraŭ ĉi tiu terura malsano. Ni turnis nin unu al la alia—ni turnis nin al niaj amantoj kaj amikoj kaj fojfoje nekonatoj — kaj diris, 'Ili forfikiĝu. Nun fiku min.' » « During the darkest days of the HIV/AIDS epidemic, when Republicans and religious conservatives controlled the federal government and were doing everything in their power to harm the sick and dying, queers organized and protested and volunteered and mourned. We also made music and theater and art. We took care of each other, and we danced and loved and fucked. Embracing joy and art and sex in the face of fear and uncertainty made us feel better—it kept us sane—and it had the added benefit of driving our enemies crazy. They couldn’t understand how we could be anything but miserable, given the challenges we faced—their greed, their indifference, their bigotry—but we created and experienced joy despite their hatred and despite this awful disease. We turned to each other—we turned to our lovers and friends and sometimes strangers—and said, 'Fuck them. Now fuck me.' »
— Dan Savage
Citaĵo
« Ĉiuj infanoj en la aĝo de du ĝis kvin kredas (kaj sopiregas kredi), ke la vivo estas kreita nur por ĝojo, por senlima feliĉo, kaj tiu kredo estas unu el la plej gravaj kondiĉoj de ilia normala psika kresko. » « Все дети в возрасте от двух до пяти верят (и жаждут верить), что жизнь создана только для радости, для беспредельного счастья, и эта вера — одно из важнейших условий их нормального психического роста. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
Citaĵo
« Gaje, triste; triste, gaje. Sed ne necesas tamen malesperiĝi ĝis je la fino staras: gaje. » « Весело, грустно; грустно, весело. Но приходить в отчаяние все-таки не следует, покуда на конце стоит: весело. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinLeteroj al onklino (1882)

Vidu ankaŭ[redakti]