Feliĉo

El Vikicitaro

Iri al: navigado, serĉi
  • Atentu por ne fali sub radon de ies feliĉo
  • La homo devas esti feliĉa. Sed, nu , pri kio ?
  • Feliĉa oni ne estas : feliĉo, estas nur silentado de l’malfeliĉo.
  • La plezuroj ne estas sufiĉe solidaj por elteni ke oni funde ilin esploru.
  • . . . neniu vivo, neniu tempero el iu ajn vivo povus plenumi la promesojn per kiuj mi frenezigis mian kredeman koron.
  • Ha kiom foje povas feliĉo simili je sinmortigo !
  • La etaj aferoj ne ŝajnas gravi, sed ili donas pacon.
  • Kaj fortan vinon mi trinkis, kiel trinkas tiuj, kiuj kuraĝe sin dediĉas je la plezuro.
  • Por esti feliĉa ĉiam infane ridu, ĉiam bonan flankon de la medalo vidu.
  • Feliĉo samkiel virino bela, malofte al homo estas fidela.
  • Feliĉas tiu kiu sekvas siajn revojn, kaj dume ne forgesas siajn devojn.