Maljuniĝo

El Vikicitaro
Maljuniĝo
Maljuniĝo
Maljuniĝo
Aliaj projektoj
Maljuniĝo en Komuneja kategorio
Maljuniĝo en Vikivortaro

Maljuniĝo estas transiro de juneco kaj plenkreskeco al maljuneco.

Citaĵoj[redakti]

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« ...la kernaj konvinkoj kaj principoj de la homo, speciale tiuj moralaj, komencas malmoliĝi kaj duriĝi ĝis, je la aĝo de proksimume 50 jaroj, komenciĝos la periodo de maltoleremo kaj fanatikeco. Kvazaŭ ekzistado de tiuj principoj iĝis minacata kaj pro tio estiĝis neceso elstarigi ilin laŭeble pli. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« Por la juna homo estas preskaŭ peko aŭ almenaŭ minaco esti tro okupita pri si mem, dum por la maljuniĝanta homo doni al si seriozan atenton estas la devo kaj neceso. Baninte la tutan mondon en sia lumo, la suno deflankigas siajn lumstriojn por lumigi sin mem. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« Infanaĝo kaj maljuneco certe grave diferenciĝas, tamen ili havas unu komunan trajton — sinkon je la nekonsciaj psikaj statoj. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Tiu kiu amis kiel ŝi amis, maljuniĝos bele. » « When you have loved as she has loved, you grow old beautifully. »
— William Somerset Maugham
Citaĵo
« En Usono oni povas maljuniĝi sen devi plenkreskiĝi» « In Amerika kann man alt werden, ohne erwachsen werden zu müssen. »
— Thomas Gottschalk, SWR Nachtcafé (15. Oktober 2004)
Citaĵo
« Vi ne devus maljuniĝi antaŭ ol vi saĝiĝis. »
— William Shakespeare, Reĝo Lear

Vidu ankaŭ[redakti]