Malbono

El Vikicitaro
Malbono
Malbono
Malbono
Aliaj projektoj
Malbono en Vikipedio
Malbono en Komuneja kategorio
Malbono en Vikivortaro

Malbono estas tio, kio estas malbona en si mem aŭ malbona afero, ago.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Maliculo ĉiam estas Aliulo… Do nome dum la milito Bonulo havas la plej klaran konscion… Bedaŭrine ĉiam militi ne eblas. De tempo al tempo necesas paco. Por paca tempo la socio en sia saĝeco difinis profesiajn maliculojn. Tiuj ĉi malicaj homoj same necesas al la bonaj kiel ĉiesulinoj necesas al virtulinoj. Pro tio ili estas skrupule elektataj. Ili devas havi aĉan devenon kaj ne havi esperon je pliboniĝo. »
— Jean-Paul Sartre, Saint Gent: Actor and Martyr
Citaĵo
« En la amasa kulturo postvivis nur du figuroj de maliculo, enkorpiganta la malbonon: unu figuro, vere kontraŭsocia tipo, estas seria murdisto, kaj la dua estas teroristo (precipe kun religiaj konvinkoj, ĉar etneco nun estas identigata kun religia aparteno, dum laikaj personecoj kiel komunistojanarkiistoj kvazaŭ finiĝis). »
— Fredric Jameson
Citaĵo
« Malbono ĉiam venkos, ĉar bono estas stulta. » « Evil will always triumph, because good is dumb. »
— Dark Helmet en Spaceballs
Citaĵo
« Mallumo kaj malbono ne disiĝis kvazaŭ fumo, ili simple restas nekonsciaj ĝis la konscio estas en ordo. »
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
Citaĵo
« Estus multe malpli da malbono sur la tero se oni ne povus fari malbonon en la nomo de la bono» « Es würde viel weniger Böses auf Erden geben, wenn das Böse niemals im Namen des Guten getan werden könnte. »
— Marie von Ebner-Eschenbach
Citaĵo
« Ni komencas lerni la malfacilan vojon ke la hodiaŭa tutmonda malbonaĵoj ne kuraciĝis per pli kaj pli da scienco kaj teknologio» « (angle) We're beginning to learn the hard way that today's global ills are not cured by more and more science and technology. »
— Roger Wolcott Sperry
Citaĵo
« Neniu homo, kiu iam elkore ridis, povas esti tute nekorekteble malbona. » « (angle) No man who has once heartily and wholly laughed can be altogether irreclaimably bad. »
— Thomas Carlyle
Citaĵo
« La termino "justa milito" enhavas internan kontraŭdiron. Milito estas esence maljusta, kaj la granda defio de nia tempo estas kiel trakti malbonon, tiranecon kaj subpremon sen mortigi amason da homoj. » « (angle) The term "just war" contains an internal contradiction. War is inherently unjust, and the great challenge of our time is how to deal with evil, tyranny, and oppression without killing huge numbers of people. »
— Howard Zinn
Citaĵo
« Ne gravas, kion vi aŭ iu alia faras, tie estos iu, kiu diros, ke estas io malbona pri ĝi. Kiam ajn iu elpensas bonan ideon, tie estas iu alia, kiu neniam havis bonan ideon en sia vivo, kiu ekstaras kaj diras: "Ho, vi ne povas fari tion..." » « (angle) No matter what you or anyone else does, there will be someone who says that there's something bad about it. Whenever somebody comes up with a good idea, there's somebody else who has never had a good idea in his life who stands up and says, "Oh, you can't do that..." »
— Tom Clancy
Citaĵo
« Neniu homo elektas malbonon pro tio ke ĝi estas malbono; li nur konfuzas ĝin kun feliĉo, la bono kiun li serĉadas. » « (angle) No man chooses evil because it is evil; he only mistakes it for happiness, the good he seeks. »
— Mary Wollstonecraft, Pravigo de la Rajtoj de Homoj (1790)
Citaĵo
« La mondo estas en pli granda danĝero pro tiuj, kiuj toleras aŭ instigas malbonon, ol pro tiuj, kiuj efektive faras ĝin. »
— Albert Einstein
Citaĵo
« Amu ĉiujn, fidu je kelkaj,
Faru malbonon al neniu. »
 « (angle) Love all, trust a few,
Do wrong to none. »
— William Shakespeare
Citaĵo
« La bono malrapidas, ĉar ĝi supreniras. Malbono estas rapida, ĉar ĝi malsupreniras. »
— Alexandre Dumas (patro)
Citaĵo
« Ĉiu dolĉeco havas sian acidon, ĉiu malbono sian bonon» « (angle) Every sweet hath its sour, every evil its good. »
— Ralph Waldo Emerson, Kompenso (1841)
Citaĵo
« La kredo je supernatura fonto de malbono ne necesas; viroj senhelpe tute kapablas je ĉiuj malbonoj. » « (angle) The belief in a supernatural source of evil is not necessary; men alone are quite capable of every wickedness. »
— Joseph Conrad
Citaĵo
« Unu sola milito - ni ĉiuj scias - povas produkti pli da malbono, tuja kaj posta, ol centoj da jaroj de libera agado de la interhelpa principo povas produkti bonon»
— Petro Kropotkin
Citaĵo
« La kredo, ke ekzistas nur unu vero kaj ke oni mem posedas ĝin, ŝajnas al mi la plej profunda radiko de ĉio, kio estas malbona en la mondo. »
— Max Born
Citaĵo
« Ŝajnas al mi tre grave daŭre distingi inter du malbonoj. Eble necesas provizore akcepti malpli grandan malbonon, sed oni neniam devas etikedi necesan malbonon kiel bonon» « (angle) It seems to me very important to continue to distinguish between two evils. It may be necessary temporarily to accept a lesser evil, but one must never label a necessary evil as good. »
— Margaret Mead
Citaĵo
« Malbono disvastiĝas kun la vento; vero kapablas disvastiĝi eĉ kontraŭ ĝi. »
— Jogananda
Citaĵo
« Ekstremaj malbonoj, ekstremaj rimedoj.[1] »
— Hipokrato

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« La morala konscio pensas tiel: ĉar ni estas la Bono, do trafi nin povas nur la Malbono. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la Malbono, estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de moralaj valoroj kaj teknika povo. Tio estas Usono, kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza kompato»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Malgraŭ la fakto ke agnoski siajn mankojn estas malfacile, ni tamen preferus fari tion ol agnoski forton de la Aliulo (kio ne malhelpas al paranoja senmaskigo de la akso de la Malbono). »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« […] al la bono la homo sentas nur strebon dum al la malbono — altiriĝon, kiun oni povas kompari kun seksa sento. Tio estas io subkonscia kaj pova. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[2] [2002]
Citaĵo
« […] ni opinias ke ju pli da bono estas en la mondo, des malpli da malbono. Sed tio estas eraro, efektive ju pli da bono, des pli da malbono. Tio estas eĉ ne kontraŭdiro, tio estas problemo kaj problemo praktike nesolvebla. Eĉ pli, se elimini la tutan malbonon, do malaperos ankaŭ la bono… Efektive, eliminante la malbonon, ni eliminas tiun energion, danke al kiu ni evoluas. Ŝajnas al mi ke kie ekzistas nek bono, nek malbono — tie estas infero»
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[3] [2002]
Citaĵo
« Iuj primitivaj kulturoj lernis simbole neŭtraligi malbonan energion per specialaj ritoj — ekzemple per ofero. Kaj luktante tiel kontraŭ la malbono, ili kondutas pli honeste, ĉar ili agnoskas ĝian ekziston. Ni ne deziras agnoski la malbonon kiel fakton. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[4] [2002]
Citaĵo
« Akcepti ekzistadon de la malbono eblas nur konsentinte pri ekzistado de la aliulo, eksentinte lian “memecon”. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[5] [2002]

Eleanor Farjeon[redakti]

Citaĵo
« Ĉiuj malbonoj en ni venas el timo kaj ĉiu bono el amo» « (angle) All the ill that is in us comes from fear, and all the good from love. »
— Eleanor Farjeon
Citaĵo
« Ne utilas plori pro verŝitaj malbonoj. Pli bone estas balai ilin ridante. » « (angle) It’s no use crying over spilt evils. It’s better to mop them up laughing. »
— Eleanor Farjeon

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« La komunistoj kredas ke ili trovis la vojon al liberiĝo de la malbono [...] Al miaj taskoj ne apartenas ekonomia kritiko de la komunisma sistemo, mi ne kapablas esplori tiun demandon: ĉu nuligo de privata posedo servos al atingo de tiu ĉi celo kaj kiun utilon tio havos. Sed ĝiajn psikologiajn premisojn mi ne povas ne agnoski nedetenema iluzio»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Komence do malbono estas minaco de perdo de la amo kaj ni devas eviti ĝin pro la timo de tia perdo. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Homoj konstante permesas al ili agrablan al ili malbonon, se ili nur estas certaj ke tio ne estos malkovrita de aŭtoritato aŭ ke ĝi neniel punos ilin — la timo rilatas nur al la malkovro. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]

Thomas Szasz[redakti]

Citaĵo
« La Mezepoko havis siajn idealajn tipojn por la bono kaj la malbono, sed ankaŭ ni ilin havas. Por ĝi tio estis armita kavaliro kaj nigra sorĉistino. Por ni tio estas homoj en blankaj ĥalatoj kaj malica psikopato»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum jarcentoj homo konsideris la malsanon kiel pekon kaj klopodis liberiĝi de malsano, zorgante pri sia morala konduto. Hodiaŭ li konsideras la pekon kiel malsanon kaj klopodas liberiĝi de malbono, zorgante pri sia sano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. Proverbante ĉe ILEI.info
  2. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).
  3. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).
  4. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).
  5. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).