Jevgenij Zamjatin

El Vikicitaro
Jevgenij Zamjatin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Jevgenij Ivanoviĉ ZAMJATIN (Евге́ний Ива́нович Замя́тин; naskiĝis la 1-an de januaro 1884 - mortis la 10-an de marto 1937) estis rusa verkisto, unu el la plej brilaj de sia generacio. Lia plej fama romano estas Ni (Мы) (1921), rakonto pri distopia estonteco kiu influis 1984 fare de George Orwell kaj Brave New World fare de Aldous Huxley.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Revolucio estas ĉie, en ĉio. Ĝi estas senfina. Ne estas fina revolucio, neniu fina numero. La socia revolucio estas nur unu el senfinaj nombroj: la leĝo de revolucio ne estas socia leĝo, sed nemezureble pli granda. Ĝi estas kosma, universala leĝo - kiel la leĝoj pri konservado de energio kaj pri disipado de energio (entropio). »
— Jevgenij Zamjatin