Anne Hutchinson

El Vikicitaro
Anne Hutchinson
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Anne Hutchinson, naskiĝnome Anne Marbury (naskiĝis en julio 1591 - mortis la 20-an de aŭgusto 1643), estis puritana spirita konsilisto, patrino de 15 infanoj, kaj grava partoprenanto en la Antinomisma Polemiko, religia konflikto skuinta la kolonion de la Masaĉuseca Golfeto inter 1636 kaj 1638. Ŝiaj forte argumentitaj religiaj opinioj kontraŭis la plejparton de la pastroj de la kolonio, kaj ŝia populareco kaj ĥarismo minacis la bazojn de la kolonia teokratio. Finfine oni procezis kontraŭ ŝi, kaj ekzilis ŝin kaj multajn el ŝiaj adeptoj ekster la kolonion.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Laŭ mi komprenas tion, leĝoj, ordonoj, reguloj kaj ediktoj estas por tiuj, kiuj ne havas la lumon, kiu klarigas la vojon. » « (angle) As I understand it, laws, commands, rules and edicts are for those who have not the light which makes plain the pathway. »
— Anne Hutchinson