Babilado

El Vikicitaro
Babilado
Babilado
Babilado
Aliaj projektoj
Babilado en Vikipedio
Babilado en Vikivortaro

Babilado estas ago de tiu, kiu babilas, do abunde kaj supraĵe paroli pri negravaj aferoj; diras senenhavajn banalaĵojn.

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Ju pli da babilado, des pli da pekado»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ĉe tablo malplena babilo ne fluas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu multe babilas, al si mem malutilas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas. »
— Zamenhofa proverbaro

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« En niaj tagoj ni alfrontas la homon, kiu agas kaj sentas kiel aŭtomato, li neniam sentas travivaĵojn kiuj efektive estus liaj propraj; li sentas sin ĝuste tia kie, laŭ lia opinio, lin konsideras la aliaj; lia artefarita rideto anstataŭis sinceran ridon kaj sensignifa babilado anstataŭis konversacion; li havas mornan senton de senespero anstataŭ vera doloro»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ[redakti]