Sciencisto

El Vikicitaro
Sciencisto
Sciencisto
Sciencisto
Aliaj projektoj
Sciencisto en Vikipedio
Sciencisto en Komuneja kategorio
Sciencisto en Vikivortaro
Sciencisto en Vikinovaĵoj

Sciencisto estas homo, kiu praktikas unu aŭ plurajn sciencojn.

Citaĵoj[redakti]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Malriĉeco kombinita kun krea talento kutime estas libera je la sento de malkontento. Tio veras rilate al malriĉa metiisto, lerta pri sia metio, kaj malriĉa verkisto, pentristo aŭ sciencisto en disfloro de kreaj fortoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Mirindas, ke kun estingiĝo de la kreaj fortoj ĉe persono observiĝas klare videbla inklino aligi sin al la amasa movado. Interligo inter fuĝo de sia senfrukta “mi” kaj altigita sentiveco al la amasaj movadoj estas tute klara. Verkisto, pentristo aŭ sciencisto kun alveno de krea degenero, kiam sekiĝas fonto de la kreaj fortoj, pli aŭ malpli frue trafas la vicojn de ardaj patriotoj, rasistoj, foiraj predikistoj, adeptoj de iu “sankta afero”. Eble ankaŭ seksaj impotentoj estas instigataj de la samaj impulsoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Stabileco de la Ĉina imperio, same kiel de la Antikva Egiptio, klariĝas per proksima unio inter la reganta burokrataro kakj la sciencistoj. Estas interese, ke la Tajpinga ribelo — la sola serioza amasa movado en Ĉinio en la imperia periodo — estis levita de juna sciencisto, kelkfoje malsukcesinta ĉe la ŝtata ekzameno pri la supera titolo de la mandareno. Longan ekzistadon la Romia imperio ŝuldas al proksima kunlaboro de la romiaj regantoj kun la grekaj “homoj de la vorto”. La venkitaj grekoj sentis ke ili transdonis la leĝojn kaj la civilizon al siaj konkerintoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kaj ĉe la bolŝevisma, kaj ĉe la nazia reĝimoj haveblas fajna kompreno de graveco de la rilatoj inter la “homoj de la vorto” kaj la ŝtato. En la bolŝevisma Rusio verkistoj, pentristoj, sciencistoj ĝuas privilegiojn de la reganta tavolo. Ili ĉiuj estas superaj ŝtatoficistoj. Cetere ili devas sekvi la partian linion, sed tio estas nura disciplino, al kiu subiĝas la tuta elito. Kio koncernas Hitleron, do li havis diable realisman planon: ĉiujn sferojn de la scio fari monopolo de la elito, kiuj devos regi lian mondan imperion; la restajn sennomajn amasojn Hitlero planis teni duonedukitaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Ĉio vere revolucia (veraj arto kaj scienco) aperas sur natura, biologia bazo de la personeco. Eĉ ne unu vera revoluciulo, artisto kaj sciencisto ankoraŭ sukcesis ricevi subtenon de la popolaj amasoj kaj iĝi ilia gvidanto; kaj eĉ se iu sukcesis, li ne povis deteni ilian intereson pri vive grava sfero dum sufiĉe longa tempo»
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]
Citaĵo
« Sciencisto ne estas tiu, kiu diras kio estas vera, li estas tiu, kiu diras, kio estas la plej verŝajna. »
— Richard Feynman
Citaĵo
« Por kredantaj homoj Dio staras je la komenco, por la sciencisto je la fino de liaj konsideradoj. » « Für den gläubigen Menschen steht Gott am Anfang, für den Wissenschaftler am Ende aller seiner Überlegungen. »
— Max Planck
Citaĵo
« Ne demandu scienculon, demandu spertulon. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]