Blaise PASCAL
El Vikicitaro
- La eterna silento de tiu senfina spacego min timigas.
- Kutimo la justecon tute konsistigas, ĝi estas la kaŝa fundamento de ĝia aŭtoritato. Se oni fosas ĝis ĝia origino, oni ĝin neniigas.
- Mi kredas nur je la rakontoj, kies atestintoj estis buĉitaj.
- Jesuo Kristo estos agonianta ĝis la fino de l'mondo.
- Homo estas fragmito, la plej malforta en naturo, sed li estas fragmito pensanta.
- L'homme n'est qu'un roseau le plus faible de la nature, mais c'est un roseau pensant. (fr.)
- Ridinda vero, kiun rivero limigas! Vero ĉiflanke de Pireneoj, eraro transe.