Rido

El Vikicitaro
Rido
Rido
Rido
Aliaj projektoj
Rido en Vikipedio
Rido en Komuneja kategorio
Rido en Vikivortaro

Rido estas ago de tiu, kiu ridas, do montras subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj faltiĝo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo.


Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« En niaj tagoj ni alfrontas la homon, kiu agas kaj sentas kiel aŭtomato, li neniam sentas travivaĵojn kiuj efektive estus liaj propraj; li sentas sin ĝuste tia kie, laŭ lia opinio, lin konsideras la aliaj; lia artefarita rideto anstataŭis sinceran ridon kaj sensignifa babilado anstataŭis konversacion; li havas mornan senton de senespero anstataŭ vera doloro»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La rido estas konsiderata vulgara, ĉar ĉe tio larĝe malfermiĝas la buŝo kaj montriĝas la dentoj. Evidente ĝi devenas de ĝojo pro ĉasado de predomanĝaĵo, kiu ŝajnas senduba. Falinta homo memorigas al la alia beston, kiun tiu ĉasis kaj kiun li logis al kaptilo. La falo, kaŭzanta ridon, memorigas pri senhelpeco de la viktimo: se oni volas, la falinton eblas trakti kiel viktimon. La homo ne ridus se li intencus daŭrigi la bildigitan supre naturan procezon kaj efektive manĝi la predon. La homo ridas anstataŭ ĝin manĝi. La manĝo, kiu ne iĝis manĝo, — jen kio kaŭzis la ridon: neatendita sento de supereco, kiel rimarkis jam Hobbes. Sed li nur ne aldonis, ke tiu sento nur tiam transformiĝas je la rido, kiam sekvoj de tiu ĉi supereco restas nerealigitaj. La Hobbes-a kompreno de la rido haltas duonvoje al la vero: la propre “bestan” devenon de la rido li ne ekvidis, eble pro tio, ke la bestoj ne ridas. Sed la bestoj ankaŭ ne rezignas je manĝaĵo kiu estas en ilia atingopovo, kiam ili deziras ĝin. Kaj nur la homo lernis anstataŭigi la kompletan procezon de manĝado per la simbola ago. Ŝajnas ke elirantaj el diafragmo kaj karakteraj por la rido movoj anstataŭigas aron da ĉiuj englutaj korpomovoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Sekso kaj morto estas tiuj du ĉefaj temoj, ĉe kiuj oni agnoskas kapablon provoki dusensecon kaj ridon. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La vivo estas kaj stulta kaj plena je senco. Se ne ridi pri la unua kaj ne pensi pri la dua, ĝi iĝas banala. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Mi estas devigita, kiel mi ofte diris, provi ridigi min, por ke mi ne ploru» « (angle) I am forced, as I have often said, to try to make myself laugh, that I may not cry. »
— Samuel Richardson
Citaĵo
« Neniu homo, kiu iam elkore ridis, povas esti tute nekorekteble malbona» « (angle) No man who has once heartily and wholly laughed can be altogether irreclaimably bad. »
— Thomas Carlyle
Citaĵo
« Provu lerni spiri profunde, vere gustumi manĝaĵojn kiam vi manĝas, kaj kiam vi dormas vere dormu. Provu laŭeble esti tute vivanta per ĉiuj viaj fortoj, kaj kiam vi ridas, ridu kiel diable. Kaj kiam vi estu kolera, estu bona kaj kolera. Provu esti viva. Vi baldaŭ mortos» « (angle) Try to learn to breathe deeply, really to taste food when you eat, and when you sleep really to sleep. Try as much as possible to be wholly alive with all your might, and when you laugh, laugh like hell. And when you get angry, get good and angry. Try to be alive. You will be dead soon enough. »
— William Saroyan
Citaĵo
« Ne hazarde multaj akuzas min, ke mi faris publikajn aferojn per mia koro anstataŭ per mia kapo. Nu, kaj se mi faros?... Tiuj, kiuj ne scias plori per sia tuta koro, ankaŭ ne scias ridi. »
— Golda Meir
Citaĵo
« Kiam nova bebo ridas por la unua fojo naskiĝas nova feino, kaj ĉar ĉiam estas novaj beboj, ĉiam estas novaj feinoj. »
— J. M. Barrie
Citaĵo
« La homo estas la sola besto, kiu ridas kaj ploras, ĉar li estas la sola besto, kiu havas la diferencon inter kiaj estas aferoj kaj kiaj ili povus esti. » « (angle) Man is the only animal that laughs and weeps, for he is the only animal that is struck with the difference between what things are, and what they might have been. »
— William Hazlitt
Citaĵo
« Espero, kiel fido, estas nenio se ĝi ne estas kuraĝa; ĝi estas nenio se ĝi ne estas ridinda. » « (angle) Hope, like faith, is nothing if it is not courageous; it is nothing if it is not ridiculous. »
— Thornton Wilder
Citaĵo
« Vi bezonas ridi pli. La vivo plenas je tro multaj problemoj, por ne ridi ĉiutage.... Ni bezonas havi senton de humuro en ĉi tio, ĉar ĝi estas tro malfacila sen ĝi. » « (angle) You need to laugh more. Life is filled with too many problems, to not laugh every day. … We need to have a sense of humor going into this because it's too tough without it. »
— ]]
Citaĵo
« Se oni donus al mi la okazon prezenti donacon al la sekva generacio, estus la kapablo por ĉiu individuo lerni ridi pri si mem. » « (angle) If I were to be given the opportunity to present a gift to the next generation, it would be the ability for each individual to learn to laugh at himself. »
— Charles M. Schulz

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« Rido matene, ploro vespere» « (Tel) qui rit vendredi, dimanche pleurera! »
— Francaj proverboj

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas. »
— Zamenhofa proverbaro