Fiero

El Vikicitaro
Fiero
Fiero
Fiero
Aliaj projektoj
Fiero en Vikipedio
Fiero en Komunejo
Fiero en Komuneja kategorio
Fiero en Vikivortaro

Fiero estas percepto de plena memkontento, altestimo de la propra personeco.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Efektive la abnegacio kaj sinhumiligo naskas fieron kaj orgojlon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Fiero ne estas la malo de honto sed ĝia fonto. Vera humileco estas la sola kontraŭrimedo de honto. » « Pride is not the opposite of shame, but its source. True humility is the only antidote to shame. »
— Generalo Iroh, Avatar: The Last Airbender
Citaĵo
« Por aliaj, erari estas fonto de honto; por mi, rekoni miajn erarojn estas fonto de fiero. Post kiam ni rimarkas, ke neperfekta kompreno estas la homa kondiĉo, ne estas honto malpravi, nur en malsukceso korekti niajn erarojn. » « (angle) To others, being wrong is a source of shame; to me, recognizing my mistakes is a source of pride. Once we realize that imperfect understanding is the human condition, there is no shame in being wrong, only in failing to correct our mistakes. »
— George Soros
Citaĵo
« Esti homo estas respondeci: honti pri mizeroj, kiujn vi ne kaŭzis; esti fiera pri la venkoj de viaj kamaradoj; esti konscia, kiam fiksas unu ŝtonon, tiam vi konstruas mondon. »
— Antoine de Saint Exupéry

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Riĉeco estas frato de fiereco. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kontraŭ homo fiera Dio estas severa. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Al porko Dio kornojn ne donas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Nazo supren, vento antaŭen. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Fiera mieno--kapo malplena. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« De rigardo tro alta malsaniĝas okulo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas. »
— Zamenhofa proverbaro