Kompreno

El Vikicitaro
Kompreno
Aliaj projektoj
Kompreno en Vikipedio

Kompreno (el la latina cum: kun; kaj prehendere: preno; ago kun-preni, preni kun si) estas psikologia procezo per kiu pensanta estaĵo kapablas pensi pri objekto: (ulo, aĵo, evento, mesaĝo...) kiu prezentiĝas al la sensoj, havi en sia menso plej eble kiel kompletan scion pri tiu objekto kaj taŭge trakti ĝin.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La homaj estaĵoj komprenas sin, kaj elfaras sian estonton, pere de diskuto, defio, demandoj, kaj per diri la nedirendan; ne per faldi la genuojn antaŭ dioj aŭ homoj. »
— Salman RUSHDIE
Citaĵo
« Duono de la mondo ne povas kompreni la plezurojn de la alia duono. » « One half of the world cannot understand the pleasures of the other. »
— Jane Austen, Emma 1816. Ch 9
Citaĵo
« La plej belaj homoj, kiujn ni konas, estas tiuj, kiuj konis malvenkon, konis suferon, konis lukton, konis perdon, kaj trovis sian eliron el la profundo. Tiuj ĉi homoj havas estimon, sentemon kaj komprenon de la vivo, kiu plenigas ilin per kompato, mildeco kaj profunda ama zorgo. Belaj homoj ne nur ekzistas. »
— Elisabeth Kübler-Ross
Citaĵo
« En homa interrilato la tragedio komenciĝas, ne kiam estas miskompreno pri vortoj, sed kiam silento ne estas komprenata. » « (angle) In human intercourse the tragedy begins, not when there is misunderstanding about words, but when silence is not understood. »
— Henry David Thoreau
Citaĵo
« Ĉiam memoru, ke estas neeble paroli en tia maniero ke vi ne povas esti miskomprenata: ĉiam estos iu, kiu miskomprenas vin. » « (angle) Always remember that it is impossible to speak in such a way that you cannot be misunderstood: there will always be some who misunderstand you. »
— Karl Popper
Citaĵo
« Ni vere vidas nenion ĝis kiam ni komprenas ĝin. » « (angle) We see nothing truly till we understand it. »
— John Constable
Citaĵo
« Plenkreskuloj neniam komprenas ion por si mem, kaj estas tede por infanoj ĉiam kaj eterne klarigi aferojn al ili. »
— Antoine de Saint-Exupéry
Citaĵo
« Mi preferus vivi en mondo, kie mia vivo estas ĉirkaŭita de mistero, ol vivi en mondo tiel malgranda, ke mia menso povus kompreni ĝin. » « (angle) I would rather live in a world where my life is surrounded by mystery than live in a world so small that my mind could comprehend it. »
— Harry Emerson Fosdick
Citaĵo
« Kial aferoj estu facile kompreneblaj? » « (angle) Why should things be easy to understand? »
— Thomas Pynchon
Citaĵo
« La kompreno de aferoj devas esti bazita ne sur sento, sed sur racio. »
— Henri Barbusse
Citaĵo
« Fari malkovron ne nepre samas al kompreni malkovron. » « (angle) To make a discovery is not necessarily the same as to understand a discovery. »
— Abraham Pais
Citaĵo
« Mi preferus vivi en mondo, kie mia vivo estas ĉirkaŭita de mistero, ol vivi en mondo tiel malgranda, ke mia menso povus kompreni ĝin. » « (angle) I would rather live in a world where my life is surrounded by mystery than live in a world so small that my mind could comprehend it. »
— Harry Emerson Fosdick
Citaĵo
« Ree kaj ree, homoj provas desegni sistemojn, kiuj faciligas la morgaŭan laboron. Sed kiam venos morgaŭ, montriĝas, ke ili ne tute komprenis la morgaŭan laboron, kaj ili efektive malfaciligis ĝin. » « (angle) Over and over, people try to design systems that make tomorrow's work easy. But when tomorrow comes it turns out they didn't quite understand tomorrow's work, and they actually made it harder. »
— Ward Cunningham
Citaĵo
« La plej bonaj vortoj en la mondo estas nur vanaj sonoj, se vi ne povas kompreni ilin. »
— Anatole France
Citaĵo
« Estas tre, tre danĝere perdi kontakton kun viva naturo.... En la grandaj urboj estas homoj, kiuj neniam vidis vivantan naturon, ĉiuj aferoj estas produktoj de homoj... Ju pli granda estas la urbo, des malpli ili vidas kaj komprenas naturon. »
— Albert Hofmann
Citaĵo
« Se vi certas, ke vi komprenas ĉion, kio okazas, vi senespere konfuzita» « (angle) If you are sure you understand everything that is going on, you are hopelessly confused. »
— Walter Mondale
Citaĵo
« Ĉio, kion vi ne komprenas, estas danĝera ĝis kiam vi komprenas ĝin. » « (angle) Anything you don't understand is dangerous until you do understand it. »
— Larry Niven
Citaĵo
« La komputilo kaj ĝiaj informoj ne povas respondi iujn el la fundamentaj demandoj, kiujn ni devas pritrakti, por fari nian vivon pli signifa kaj homa. La komputilo ne povas provizi organizan moralan kadron. Ĝi ne povas diri al ni, kiajn demandojn indas fari. Ĝi ne povas provizi rimedon por kompreni kial ni estas ĉi tie aŭ kial ni batalas unu kontraŭ la alia aŭ kial dececo eskapas nin tiel ofte, precipe kiam ni plej bezonas ĝin. La komputilo estas... grandioza ludilo, kiu distras nin de alfrontado de tio, kion ni plej devas alfronti - spirita malpleno, scio pri ni mem, uzeblaj konceptoj pri la pasinteco kaj estonteco. » « (angle) The computer and its information cannot answer any of the fundamental questions we need to address to make our lives more meaningful and humane. The computer cannot provide an organizing moral framework. It cannot tell us what questions are worth asking. It cannot provide a means of understanding why we are here or why we fight each other or why decency eludes us so often, especially when we need it the most. The computer is... a magnificent toy that distracts us from facing what we most need to confront — spiritual emptiness, knowledge of ourselves, usable conceptions of the past and future. »
— Neil Postman
Citaĵo
« La plej nekomprenebla afero pri la mondo estas, ke ĝi estas komprenebla. »
— Albert Einstein
Citaĵo
« Laŭ mi komprenas tion, leĝoj, ordonoj, reguloj kaj ediktoj estas por tiuj, kiuj ne havas la lumon, kiu klarigas la vojon. » « (angle) As I understand it, laws, commands, rules and edicts are for those who have not the light which makes plain the pathway. »
— Anne Hutchinson
Citaĵo
« La tuta devo de homo konsistas en esti racia kaj justa... Mi estas racia ĉar mi scias la diferencon inter kompreni kaj ne kompreni kaj mi estas justa nur ĉar mi havas neniun opinion pri aferoj, kiujn mi ne komprenas. » « (angle) The whole duty of man consists in being reasonable and just … I am reasonable because I know the difference between understanding and not understanding and I am just because I have no opinion about things I don’t understand. »
— Gertrude Stein
Citaĵo
« Mi ne kredas je la "supernaturo", mi kredas je la "supernormalo". Por mi estas nenio kontraŭa al la naturo. Se ĝi ŝajnas nekomprenebla, tio estas ĉar ni ankoraŭ ne povis kompreni ĝin. » « (angle) I don’t believe in the “supernatural,” I believe in the “supernormal.” To me there is nothing that goes against nature. If it seems incomprehensible, it’s because we haven’t been able to understand it yet. »
— Richard Matheson
Citaĵo
« Por efike komuniki, ni devas konstati, ke ni ĉiuj diferencas laŭ la maniero, kiel ni perceptas la mondon kaj uzas tiun ĉi komprenon kiel gvidilo por nia komunikado kun aliaj. » « (angle) To effectively communicate, we must realize that we are all different in the way we perceive the world and use this understanding as a guide to our communication with others. »
— Anthony Robbins
Citaĵo
« Kompreneble Dio estas senfine plurdimensia do ĉiu religio, kiu ekzistas sur la tero, reprezentas iun vizaĝon, iun flankon de Dio. Oni devas havi neniun negat sintenon al iu ajn religio, sed tamen la profunda kompreno de Dio kaj la profunda apliko de la ordonoj de Dio estas malsamaj en diversaj religioj. »
— Aleksandr Solzhenitsyn
Citaĵo
« Ĉiu momento de la vivo de homo kaj de la kompreno kaj de la volo, estas nova komenco»
— Emanuel Swedenborg
Citaĵo
« Ŝajnas al mi, ke kompreni, ke niaj teorioj estas la fonto de ĉiuj niaj konfliktoj, multe helpus homojn kun malsamaj kredaj sistemoj interkonsenti» « (angle) It seems to me that understanding that our theories are the source of all our conflicts would go a long way in helping people with different belief systems to get along. »
— Michael Gazzaniga
Citaĵo
« Toleremo, malfermiteco kaj kompreno al la kulturoj, sociaj strukturoj, valoroj kaj kredoj de aliaj homoj estas nun esencaj al la pluvivo mem de interdependa mondo»
— Aga Khan 4a
Citaĵo
« Mi estos komprenita nur tiam, kiam mia penso estos preterpasita. »
— Pierre Teilhard de Chardin
Citaĵo
« Duono de la mondo ne povas kompreni la plezurojn de la alia duono. » « One half of the world cannot understand the pleasures of the other. »
— Jane Austen, Emma (1816) Ĉ. 9
Citaĵo
« ...estas racie esperi, ke en ne tro fora estonteco ni estos kompetentaj kompreni tiel simplan aferon kiel stelon» « (angle)...is reasonable to hope that in the not too distant future we shall be competent to understand so simple a thing as a star. »
— Arthur Stanley Eddington
Citaĵo
« Junulo, en matematiko vi ne komprenas aferojn. Vi nur alkutimiĝas al ili. »
— John von Neumann
Citaĵo
« La grava afero estas ne ĉesi pridemandi; scivolemo havas sian propran kialon por ekzisti. Oni ne povas ne timi sin pripensante la misterojn de la eterneco, de la vivo, de la mirinda strukturo de la realo. Sufiĉas, se oni provas nur kompreni iomete la ĉiutagan misteron. La grava afero estas ne ĉesi pridemandi; neniam perdu la sanktan scivolemon. »
— Albert Einstein
Citaĵo
« La plej multaj kritikistoj estos memoritaj pro tio, kion ili ne komprenis. »
— George A. Moore

George Soros[redakti]

Citaĵo
« Kredo ludas gravan rolon en malferma socio. Ĝuste ĉar nia kompreno estas neperfekta, ni ne povas bazi niajn decidojn sur scio sole. Ni devas fidi al kredoj, religiaj aŭ alispecaj, por helpi nin fari decidojn. Sed ni devas resti malfermitaj al la ebleco, ke ni eble eraras, por ke ni povu korekti niajn erarojn. Alie, ni nepre eraros. » « (angle) Faith plays an important role in an open society. Exactly because our understanding is imperfect, we cannot base our decisions on knowledge alone. We need to rely on beliefs, religious or otherwise, to help us make decisions. But we must remain open to the possibility that we may be wrong so that we can correct our mistakes. Otherwise, we are bound to be wrong. »
— George Soros
Citaĵo
« Por aliaj, erari estas fonto de honto; por mi, rekoni miajn erarojn estas fonto de fiero. Post kiam ni rimarkas, ke neperfekta kompreno estas la homa kondiĉo, ne estas honto malpravi, nur en malsukceso korekti niajn erarojn. » « (angle) To others, being wrong is a source of shame; to me, recognizing my mistakes is a source of pride. Once we realize that imperfect understanding is the human condition, there is no shame in being wrong, only in failing to correct our mistakes. »
— George Soros
Citaĵo
« Post kiam ni rimarkas, ke neperfekta kompreno estas la homa kondiĉo, ne estas honto malpravi, nur en malsukceso korekti niajn erarojn» « (angle) Once we realize that imperfect understanding is the human condition there is no shame in being wrong, only in failing to correct our mistakes. »
— George Soros

Paul Dirac[redakti]

Citaĵo
« En scienco oni provas rakonti al homoj, tiel ke ĉiuj komprenu ion, kion neniu antaŭe sciis. Sed en la kazo de poezio, estas ĝuste la kontraŭo! » « (angle) In science one tries to tell people, in such a way as to be understood by everyone, something that no one ever knew before. But in the case of poetry, it's the exact opposite! »
— Paul Dirac
Citaĵo
« Ŝajnas, ke se oni laboras el la vidpunkto akiri belecon en siaj ekvacioj, kaj se oni vere havas solidan komprenon, oni estas sur certa linio de progreso» « (angle) It seems that if one is working from the point of view of getting beauty in one's equations, and if one has really a sound insight, one is on a sure line of progress. »
— Paul Dirac