Soldato

El Vikicitaro
Soldato
Soldato
Soldato
Aliaj projektoj
Soldato en Vikipedio
Soldato en Komunejo
Soldato en Komuneja kategorio
Soldato en Vikivortaro

Soldato estas ordinara ano de armeo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kiam estas tro multaj policistoj, tiam ne povas esti libereco. Kiam estas tro multaj soldatoj, tiam ne povas esti paco. Kiam estas tro multaj advokatoj, tiam ne povas ekzisti justeco»
— Lin Yutang
Citaĵo
« Ĉiu, kiu iam rigardis la vitrajn okulojn de mortanta soldato sur la batalkampo, forte pensos antaŭ ol komenci militon»
— Otto von Bismarck
Citaĵo
« Mi nenion povas diri al vi pri tiu ĉi milito. Ĝi estas kiel ĉiuj militoj, mi supozas. La entombigistoj gajnas ĝin. Ho, la politikistoj multe parolos pri ĝia "gloro", kaj la maljunuloj parolos pri ĝia "bezono" - la soldatoj, ili nur volas iri hejmen. » « (angle) There's nothing much I can tell you about this war. It's like all wars, I suppose. The undertakers are winning it. Oh, the politicians will talk a lot about the "glory" of it, and the old men'll talk about the "need" of it — the soldiers, they just want to go home. »
— James Lee Barrett, Shenandoah
Citaĵo
« Mi havis la bonŝancon kaj okazon reveni hejmen kaj diri la veron; multaj soldatoj, kiel Pat Tillman... ne havis tiun ŝancon. La vero pri milito ne ĉiam estas facila. La vero estas ĉiam pli heroa ol la propagando. » « (angle) I had the good fortune and opportunity to come home and to tell the truth; many soldiers, like Pat Tillman... did not have that opportunity. The truth of war is not always easy. The truth is always more heroic than the hype. »
— Jessica Lynch
Citaĵo
« Mi, kiu sendis armeojn al fajro kaj soldatojn al ilia morto, diras hodiaŭ: Ni veturas al milito, kiu ne havas viktimojn, nek vunditojn, nek sangon, nek suferon. Ĝi estas la sola milito, kiu oni plezure partoprenas - la milito por paco»
— Jicĥak Rabin
Citaĵo
« Mi ne scias, kial vi pensas, soldato, ke mi malamas vin, se ni estas la sama afero, mi, vi. » « (hispane) No sé por qué piensas tú, soldado, que te odio yo, si somos la misma cosa, yo, tú. »
— Nicolás Guillén

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« La soldatoj kaj monaĥoj estas la plej gravaj formoj de la amasaj kristaloj. Uniformo ĉi tie klarigas, ke la anoj de la grupo-kristalo setliĝas kune: eĉ kiam ili aperas unuope, tamen estas konsciata strikta unueco, al kiu ili apartenas — monaĥejotrupo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉiu germano — virovirino, infanomaljunulo, soldato aŭ civilulo — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri islamo kaj kalvinismo] Iliaj adeptoj sopiras dian perforton. La dia potenco al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la ordono havas al la homoj, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la kredanto-soldato, por kiu batalo estas la vera esprimo de la vivo kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« …bona soldato ĉiam estas atendanta la ordonon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Edukado de la soldato komenciĝas de tio, ke oni malpermsas al li oble pli ol al iu ajn alia homo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Nur tiu, kiu per sia interno komprenis plenecon de la malpermeso, kiu lernis tagon post tago en ĉiu ordinara malgravaĵo distingi kaj refuti la malpermesitan, — nur tiu estas la vera soldato. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En dezerto de la ordonoj, etendiĝanta je ĉiuj flankoj, la ordono venas kiel saviĝo — la stereometria figuro [de la soldato] reviviĝas kaj ekmoviĝas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« …soldato, kiu ne plu atendas la ordonon, jam estas ne soldato kaj uniformon li portas nur por ŝajnigado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La amaso de la konvertiĝo formiĝas el multaj individuoj por ilia komuna liberiĝo de la pikiloj, kiam mankas espero fari tion unuope. Multe da homoj unuiĝas kontraŭ grupo da tiuj, kiujn ili konsideras fonto de la ordonoj, pezigantaj la vivon. Se tio estas soldatoj, do ĉiu oficiro stariĝas sur loko de tiu, kiu efektive ordonis al ili. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Neceso de teatro en makabraj cirkonstancoj de la morto kaj murdoj speciale videblas en la armeo. Uniformoj, flagoj, emblemoj, paradoj, muziko, skrupule ellaborita ordo de la rangoj kaj rito — ĉio ĉi ekzistas por bari la soldaton el karno kaj sango de lia propra “mi”, por kaŝi de li senkompatan realon de la vivo kaj morto. Ni ja eĉ diras: “teatro de batalado” aŭ “batalscenejo”. En batalaj ordonoj militestroj ĉiam memorigas al la soldatoj ke rigardoj de la tuta mondo estas direktitaj al ili, ke iliaj prauloj observas ilin, kaj la posteuloj aŭdos pri ili. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Oficiro, varbanta soldatojn, komunisto-agitanto kaj misiisto ofte kaptas fiŝojn en la sama kloako de noktejoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Eksa soldato estas veterano, foje heroo, dum la eksa kredanto estas renegato, perfidulo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Fanatika soldato estas ordinara fanatikulo, kiu iĝis soldato, ne soldato kiu iĝis fanatikulo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Unu soldato militon ne faras. »
— Zamenhofa proverbaro