Arbo

El Vikicitaro
Arbo
Arbo
Arbo
Aliaj projektoj
Arbo en Vikipedio
Arbo en Komunejo
Arbo en Komuneja kategorio
Arbo en Vikivortaro

Arbo estas multjara ligneca planto kun ĝenerale nur unu ĉefa tigo, kies nuda bazparto estas nomata trunko, kiu supre dividiĝas je pli-malpli larĝa branĉaro.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Iu sidas sub la ombro hodiaŭ, ĉar iu plantis arbon antaŭ longe. » « (angle) Someone's sitting in the shade today because someone planted a tree a long time ago. »
— Warren Buffett
Citaĵo
« Kiam mi estis infano miaj gepatroj kutime diris al mi: "Ne iru proksime al la pordo de la kelo, Emo!" Iun tagon, kiam ili forestis, mi iris al la pordo kaj malfermis ĝin... kaj mi vidis birdojn kaj arbojn... » « (angle) When I was a kid my parents used to tell me: "Don't go near the cellar door, Emo!" One day when they were away, I went to the door and opened it... and I saw birds and trees... »
— Emo Philips
Citaĵo
« Dio amis la birdojn kaj elpensis arbojn. Viro amis la birdojn kaj elpensis kaĝojn. »
— Jacques Deval
Citaĵo
« Mi estas kiel arbo,
El miaj supraj branĉoj mi povas vidi
la spurojn, kiuj kondukis al mi. »
— R. S. Thomas
Citaĵo
« Malsaĝulo ne vidas la saman arbon, kiun saĝulo vidas. » « (angle) A fool sees not the same tree that a wise man sees. »
— William Blake

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Kio de la aliaj povus esti traktata kiel malpleno kaj monotoneco de la milita vivo, al la germano lumis per la komforto kaj fajretoj de la arbaro. Ĉi tie li ne timas, ĉi tie li estas en sekureco inter la siaj. Rektecon kaj neklineblecon de la arboj li prenis kiel sian kutimon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La mano ŝuldas sian estiĝon al la vivo sur arboj. Ĝia unua signo estas apartigo de la dikfingro… Danke al tio iĝis ebla moviĝi laŭ arboj en iu ajn direkto; je ekzemplo de la simioj videblas por kio necesas la mano. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Pro multo da arboj li arbaron ne vidas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]