Isaac Bashevis Singer

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Isaac Bashevis Singer
Isaac Bashevis Singer (upright).jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Isaac Bashevis SINGER jide יצחק באשעװיס זינגער (naskiĝis en 1902 en Leoncin (Pollando, sed tiam parto de Rusa imperio), mortis la 24-an de julio 1991 en Miami (Florido)) verkis multajn librojn, precipe romanojn, plejparte en la jida lingvo, kaj ricevis la Nobel-premion pri literaturo de la jaro 1978.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Por mi, rakonto signifas komploto, kie estas iu surprizo - ĉar tiel estas vivo: plena de surprizoj. »
— The New York Times (la 26-an de novembro 1978)
Citaĵo
« Dubo estas parto de ĉiuj religioj. Ĉiuj el la pensuloj pri religio estis dubuloj. »
— The New York Times (la 3-an de decembro 1978)
Citaĵo
« Nia scio estas insuleto en granda oceano de nescio. »
— The New York Times (la 3-an de decembro 1978)
Citaĵo
« Kiam mi estis knabeto, oni nomis min mensoganto; sed nun, ke mi estas plenkreska, ili nomas min verkisto»
— Time (la 18-an de julio 1983)
Citaĵo
« Ni skribas ne nur por infanoj sed ankaŭ por siaj gepatroj. Ankaŭ ili estas infanoj seriozaj. »
— Stories for Children ("Fabeloj por infanoj"), 1984
Citaĵo
« Se Moseo estis pagitaj laŭ ĵurnaltaksoj por la Dek Ordonoj, li povintus skribi la Du Mil Ordonojn. »
— The New York Times (la 30-an de junio 1985)
Citaĵo
« Ni devas kredi je libera volo; ni ne havas elekton. »
— City Journal[1]

El liaj verkoj[redakti]

Citaĵo
« Ĉiu homo, en sia konduto kontraŭ estaĵoj, estas kiel nazio. Homoj vivece vidas subpremadon kiam si estas la viktimoj. Alie, ili viktimigas blinde kaj senpense. »
— Herman Broder, en jidlingva romano Sonim, di Geshichte fun a Liebe ("Malamikoj: Historio pri amo")

Referencoj

  1. Ironia aserto el "Isaac Singer’s Promised City" ("La promesita urbo de Isaac Singer"), (la someron de 1997)
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: