« [pri la Persa golfo] Usono klopodis konservi aliron al nafto kaj limigi influon de Sovetunio ĉe limigita milita ĉeesto en la regiono. Ekde la 1950-aj jaroj en sia kontraŭstaro al penetrado de Sovetunio suden, Usono sin apogis sur sian fortan ĉeeston en Turkio, Irano kaj Pakistano. Dum la administracio de Richard Nixon Usono speciale atentis Iranon kiel regionan gvidanton, liverante al la ŝaĥo necesajn armilojn. Tiu politiko kolapsis pro malstabiligintaj eventoj en lastaj jaroj de [oficperiodo] de Jimmy Carter: renverso de la irana ŝaĥo per la Islama revolucio en 1979 kaj interveno de Sovetunio en Afganio poste en la sama jaro. »
« Komence Carter ne povis decidi, ĉu sekvi sugeston de Brzeziński, kiu insistis subteni la ŝaĥon en subpremado de la revolucio (aŭ, se la ŝaĥo ne kapablos fari tion, subteni la militan diktaturon) aŭ al sugesto de la pli singarda Cyrus Vance, kiu sugestis al la administracio starigi kontaktojn kun la opozicio por priordigi la neeviteblan transiron al la nova registaro. »