Saltu al enhavo

Politikisto

El Vikicitaro
(Alidirektita el Politikistoj)
Politikisto
Politikisto
Politikisto
Aliaj projektoj
Politikisto en Vikipedio
Politikisto en Komuneja kategorio
Politikisto en Vikivortaro
Politikisto en Vikinovaĵoj

Politikisto estas homo kies profesio estas politiko.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Ambiciaj politikistaĉoj konstante gurdas ke la homo ne estas besto, sed “zoon politikon”, tio estas gardanto de valoroj, “morala estaĵo”. Kiom da damaĝo kaŭzis Platona filozofio de la ŝtato! Estas klare kial la homo scias pli bone ol la politikistaĉoj, ol sciencistoj. Li ne deziras ke oni memorigu al li ke en sia bazo li estas seksa besto. Li ne deziras esti besto. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Grandskalaj politikistoj ne pensas per kliŝoj, nek faras precizajn prognozojn»
— Zbigniew BrzezińskiAdam Garfinkle. Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Politikisto vivtenas sin kiel kulo, suĉante sangon de ordinatulo. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Ju pli ofte politikisto kontraŭdiras sin men, des pli grandioza li estas. » « Je öfter sich ein Politiker widerspricht, desto größer ist er. »
— Friedrich Dürrenmatt
Citaĵo
« Mia patro havis profundan kaj dumvivan malestimon al politikistoj ĝenerale ("Ili diras mensogojn," li kutimis diri kun miro, "eĉ kiam ili ne bezonas"). » « (angle) My father had a deep and lifelong contempt for politicians in general ("They tell lies," he used to say with wonder, "even when they don't have to"). »
— Gore Vidal
Citaĵo
« Registaro estas tro granda kaj tro grava por esti lasita al la politikistoj. » « (angle) Government is too big and too important to be left to the politicians. »
— Chester Bowles
Citaĵo
« Politikistoj ĉiam realisme manovras por la sekva elekto. Ili estas malaktualaj kiel fundamenta problemsolviloj. » « (angle) Politicians are always realistically maneuvering for the next election. They are obsolete as fundamental problem-solvers. »
— Buckminster Fuller
Citaĵo
« Mi nenion povas diri al vi pri tiu ĉi milito. Ĝi estas kiel ĉiuj militoj, mi supozas. La entombigistoj gajnas ĝin. Ho, la politikistoj multe parolos pri ĝia "gloro", kaj la maljunuloj parolos pri ĝia "bezono" - la soldatoj, ili nur volas iri hejmen. » « (angle) There's nothing much I can tell you about this war. It's like all wars, I suppose. The undertakers are winning it. Oh, the politicians will talk a lot about the "glory" of it, and the old men'll talk about the "need" of it — the soldiers, they just want to go home. »
— James Lee Barrett, Shenandoah
Citaĵo
« Politikaj gvidantoj neniam estas gvidantoj. Por gvidantoj ni devas rigardi al la Vekantoj! Laŭzio, Budho, Sokrato, Jesuo, Milarepa, Gurdjieff, Krishnamurti» « (angle) Political leaders are never leaders. For leaders we have to look to the Awakeners! Lao Tse, Buddha, Socrates, Jesus, Milarepa, Gurdjiev, Krishnamurti. »
— Henry Miller
Citaĵo
« Kial homoj ĉiam atendas, ke aŭtoroj respondu demandojn? Mi estas aŭtoro, ĉar mi volas fari demandojn. Se mi havus respondojn, mi estus politikisto. »
— Eugène Ionesco

José Ortega y Gasset

[redakti]
Citaĵo
« Antaŭe en la eŭropa historio la plebaro neniam havis iluziojn pri siaj propraj “ideoj” rilate ion ajn... Ĝi aprobis aŭ kondamnis tion, kion elpensis kaj plenumis politikisto, subtenis lin aŭ senigis je la subteno, sed ĝiaj agadoj limiĝis je reago, ĉu aproba aŭ inverse, al krea volo de aliulo... Hodiaŭ inverse la averaĝa homo havas la plej certajn imagojn pri ĉio, kio okazas kaj devas okazi en la Universo. Do li malkutimiĝis aŭskulti. Por kio, se ĉiujn respondojn li trovas en si mem? »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Helaj kapoj, helaj en plena senco de la vorto, en la antikva mondo eble haveblis nur du — Temistoklo kaj Cezaro, du politikistoj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« [pri nuntempo] Politikistoj subiĝas al tento atendi iujn eventon kaj reagi al ilia eĥo en amaskomunikiloj. Efektive ili havas malmulte da aliaj kriterioj, surbaze de kiuj ili povus juĝi siajn agojn. Dume perspektivo de estonteco tre ofte estas ŝirmata de taktikaj agoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Ĝenerale aktivuloj pri homaj rajtoj fidas al la juristoj pli ol al la politikistoj. Defendantoj de la Vestfaliaj principoj fidas al la politikistoj pli ol al la juristoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ

[redakti]