Pastro estas homo elektita aŭ agnoskita de eklezia hierarkio aŭ de religia komunumo, por plenumi la ceremoniojn de kulto: katolika, protestanta, budhana pastro.
«Sperto de kuracado de mense malsanaj pastroj montras ke en momento de atingo de la pinto de religia ekstazo nemalofte okazas refleksa ejakulo. Normala orgasma kontentiĝo estas anstataŭigata per ĝenerala fizika ekscitiĝo, kiu ne koncernas generilojn kaj kvazaŭ senintence, malgraŭvole, kaŭzas malŝarĝiĝon. »
« [pri religiemaj homoj] Necesas agnoski ke ilia vera esenco estas profunda konvinkiteco. Ilia kredo efektive havas realan bazon, kiun formas nervaj tokoj en la korpo kaj atingeblaj statoj de ekstazo. Ĉe viroj kaj virinoj el malriĉaj socitavoloj religia sento havas absolute aŭtentikan karakteron. Tiu ĉi sento perdas sian aŭtentikecon nur se ĝi neas kaj kaŝas de si sian fonton kaj nekonscian strebon al plezuro. Tiel ĉe pastroj kaj religiemaj homoj formiĝas psikologia strukturo al kiu propras elpensita bonkoreco. »
« Agnoskite ke estas multaj stultaĵoj en la regularo de la Eklezio. Sed ĝi volas regi, kaj por tio ĝi bezonas fermitkapan homamason, kiu kaŭras kaj emas lasi sin regi. La altaj, bonpagitaj klerikoj timas nenion pli ol la klerigo de la malaltaj socitavoloj.Ĝi ankaŭ maljuste retenis aliron al la Biblio kiom eble plej longe. »
« Es ist gar viel Dummes in den Satzungen der Kirche. Aber sie will herrschen, und da muß sie eine bornierte Masse haben, die sich duckt und die geneigt ist, sich beherrschen zu lassen. Die hohe, reich dotierte Geistlichkeit fürchtet nichts mehr als die Aufklärung der unteren Massen. Sie hat ihnen auch die Bibel lange genug vorenthalten, solange als irgend möglich.[1]»