« En Usono, kie preskaŭ nenio restis el la feŭdismaj postrestaĵoj kaj kie tiom altas socia movebleco, identigo kun la socia pozicio nature estas malpli efika kaj sento de identeco ĉiam pli kaj pli ŝoviĝas al konformismo. »
« [pri konformismo] Tiel ili daŭrigas la vivon — dubantaj kaj ŝanceliĝantaj malliberuloj de frataro… Efektive tiu vivo, konstruita sur kompromisoj, la vivo “antaŭ la homoj” — tio estas la vivo en malliberejo, senpersona kaj prema. »
« La konscienco laŭ sia naturo havas nekonformisman karakteron; ĝi devas esti kapabla diri “ne”, kiam ĉiuj aliaj diras “jes” kaj por diri tiun “ne” ĝi devas esti certa ja praveco de opinio, sur kiu ĝi baziĝas. En tiu grado en kiu homo konformiĝas, li ne kapablas aŭdi la voĉon de sia konscienco kaj eĉ malpli povas sekvi ĝin. La konscienco ekzistas nur tiam, kiam homo sentas sin homo, ne aĵo, nek varo. Por la aĵoj, interŝanĝataj en merkato, estas alia kvazaŭmorala kodekso — la kodekso de honesteco. La afero konsistas en tio, ĉu la interŝanĝo okazas laŭ justaj prezoj, sen maĥinacioj kaj premo, rompantaj honestecon de la kontrakto. Tiu honesteco — nek bonkora kaj nek malica — estas morala principo de la merkato, kaj ankaŭ morala principo, reganta la vivon de la persono kun la merkata orientiĝo. »
« La socio ĉiam troviĝas en la stato de komploto kontraŭ homeco de ĉiu sia ano. La plej postulata virto estas konformeco. Kredi je si mem estas fari ion kontraŭan al ĝi. »
« Junuloj ĉiam havas la saman problemon: ribeli kaj konformiĝi samtempe. Ili estas nun solvinta tiun problemon, defiante siajn gepatrojn kaj kopiante unu la alian. »
« The young always have the same problem — how to rebel and conform at the same time. They have now solved this problem by defying their elders and copying each other. »