Sklavo estas homo sen personaj aŭ civilaj rajtoj, apartenanta kiel objekto al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis en milito aŭ homo devige aŭ senreziste obeanta la volon de alia, aŭ plene regata de io.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« Ĉiu romiano estis ĉirkaŭita de sklavoj. Sklavo kaj lia psikologio inundis la antikvan Italion kaj ĉiu romiano interne — kaj kompreneble neintence — iĝis sklavo. Ĉar li, konstante vivinta en atmosfero de la sklavoj, kontaĝiĝis tra nekonscio per ilia psikologio. Neniu kapablas protekti sin kontraŭ tia influo. »
« Mi ne deziras esti sklavo, sed sklavoposedanto mi deziras esti eĉ malpli. Tiel mi imagas demokration. Ĉio, kio devias de tiu ĉi ideo tiom, ke la diferenco iĝas rimarkebla, jam ne estas demokratio. »
« La vera karakterizo de la aĵo estas nepenetrebleco. Oni povas ĝin puŝi, movi, sed ĝi ne povas ensorbi la ordonon. Sekve, la jura difino de la sklavo kiel aĵo kaj posedaĵo estas erara. Li estas la besto kaj posedaĵo. Apartan sklavon plej ĝuste estus kompari kun la hundo… Por la hundo, same kiel por la sklavo, ordono kaj manĝaĵo havas la saman fonton — la sinjoron, do komparo de ilia statuso kun la statuso de la infano estas ne tiom malkonvena. Kio grave diferencigas ilin de la infano, estas ilia malkapablo al transformiĝo. »
« Dividado de laboro ne minacas la multnombrecon de la homaj transformiĝoj dum la homo povas okupiĝi pri diversaj aferoj. Sed kiam li limiĝas je unusola afero kaj ĉe tio devas fari laŭeble pli en laŭeble plej mallonga tempo, tio estas esti produktiva, li iĝas tio, kion fakte necesas nomi sklavo. »
« Kiam la homo sukcesis kolekti tiom da sklavoj, kiom da bestoj en la grego, estis farita la fundamento de la ŝtato kaj de la potenco; kaj ne dubeblas ke strebo transformi la tutan popolon je la sklavoj aŭ je la bestoj vekiĝas en la reganto des pli forte, ju pli multnombra estas tiu popolo. »
«Ribelemuloj en la sklava socio estas antaŭnelonge sklavigitaj aŭ liberigitaj sklavoj. Malkutima libereco por ĵus liberigita sklavo estas radiko de lia malkontento. »
« La samaj rusoj, sklavemaj antaŭ la Stalina sekreta polico, montris — unuope aŭ grupe — neimageblan kuraĝon antaŭ vizaĝo de la invadintaj nazioj. Kialo de tiu, je la unua rigardo, kontraŭdira konduto konsistas ne en tio, ke la “organoj” de Stalin estis pli kruelaj ol la armeo de Hitlero, sed en tio, ke antaŭ vizaĝo de la Stalin-ekzekutistoj la rusa homo sentis sin nura eta individuo, dum antaŭ la vizaĝo de la germanoj li sentis sin ano de la povega nacio kun glorapasinteco kaj eĉ pli glora estonteco. »
« Tiuj, kiuj ne havas esperon, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema egoismo. Komuna suferado per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. Judoj en la egipta sklaveco estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi Moseo devis doni al ili esperon pri la Promesita Lando. »