Saltu al enhavo

Senmorteco

El Vikicitaro
(Alidirektita el Senmorto)
Senmorteco
Senmorteco
Senmorteco
Aliaj projektoj
Senmorteco en Vikipedio
Senmorteco en Komuneja kategorio
Senmorteco en Vikivortaro

Senmorteco estas estas filozofia, religia kaj scienca koncepto, laŭ kiu estulo kapablus ekzistadi korpemense dum senfina tempo.

Citaĵo
« En ĉiuj homaj esperoj pri senmorteco estas io de la pasio de postvivado. La afero konsistas ne en tio ke simple esti ĉiam, necesas esti kiam la aliaj ne plu estas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« ...la sola solvo, kontraŭanta pasian strebon al la postvivado: krea soleco, kondukanta al senmorteco — tio estas la solvo por malmultaj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Sekva logika paŝo devus esti evidente jam ne traduko, sed forlaso de la lingvoj por komuna kosma konscio, grandparte simila eble al la kolektiva nekonscio, pri kiu revis [Henri] Bergson. Oni povas fari paralelon inter stato de “senpezeco”, promesanta al ni, laŭ biologoj, fizikan senmorton, kaj stato de muteco, kiu povus donaci al ni eternan kolektivan harmonion kaj pacon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]