Plezuro

El Vikicitaro
(Alidirektita el Plezuroj)
Plezuro
Plezuro
Plezuro
Aliaj projektoj
Plezuro en Vikipedio
Plezuro en Komuneja kategorio
Plezuro en Vikivortaro

Plezuro estas la konsciostato kontrasta al doloro.

Erich From[redakti]

Citaĵo
« [pri konsumanto] Lia gusto estas objekto de manipulado, li volas vidi kaj aŭdi tion, kion oni instigas lin voli; distrado, same kiel ĉio alia estas industrio: la aĉetanton oni igas aĉeti plezuron ĝuste same kiel oni igas lin aĉeti vestojn kaj ŝuojn. Kosto de la plezuro dependas de ĝia populareco en la merkato, sed ne de io, kion eblus mezuri per la homaj mezuroj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Kiam mi ricevas plezuron en fremdiĝinta formo, al mi okazas nenio; mi konsumis tion aŭ alion kaj ĉio kio restis estas rememoroj pri tio, kion mi faris. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Al la plej mirindaj ekzemploj de tia konsumado de la plezuroj apartenas momenta fotado, iĝinta unu el la plej gravaj manieroj pasigi libertempon… “Turisto” kun sia kamerao estas brila simbolo de la fremdiĝinta rilato al la mondo. Konstante okupita pri fotado, li mem fakte vidas nenion krome tra celilo de la fotilo, plenumanta rolon de peranto. La kamerao vidas anstataŭ li kaj rezulto de la doninta al li “plezuron” vojaĝo estas kolekto da fotoj, anstataŭiganta impresojn, kiujn li povus ricevi, sed ne ricevis. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Se individuo ne prokrastas siajn dezirojn (kaj deziras nur atingeblan), do li havas nek konfliktojn, nek dubojn, nek neceson fari decidojn; li neniam restas sola kun si mem, ĉar li ĉiam estas okupita — li laborasdistriĝas. Li ne bezonas konscii sin mem, ĉar li konstante estas okupita je konsumado de plezuroj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ricevado de plezuroj konsistas ĉefe en kontentiĝo pro konsumado kaj “englutado”. Konsumaĵoj, vizitindaĵoj, manĝaĵoj, drinkaĵoj, cigaredoj, homoj, lekcioj, libroj, filmoj — ĉio estas konsumata, ĉio “englutata”. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Tamen la plej granda atingo de manipulado estas la nuntempa psikologio… Inter la psikiatroj, psikologoj kaj psikanalizistoj estas multaj, konsistigantaj escepton el tiu ĉi regulo, tamen iĝas ĉiam pli klare, ke tiuj profesioj transformiĝas je serioza danĝero por evoluo de la homo, kaj iliaj reprezentantoj evoluas, iĝante pastroj de la nova religio de plezuro, konsumado kaj senpersoneco, fakuloj pri manipulado, esprimantoj de fremdiĝinta personeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Duono de la mondo ne povas kompreni la plezurojn de la alia duono. » « One half of the world cannot understand the pleasures of the other. »
— Jane Austin, Emma 1816. Ch 9

Vidu ankaŭ[redakti]