« Fetiĉigo de la aĵo aperas por ombrigi tiun neeltebelan malkovron, sed la afero konsistas nome en tio, diras Freud, ke tiu ĉi aĵo estas ne iu ajn aĵo, ofte tio estas la lasta aĵo, rapide rimarkita antaŭ traŭmiga malkovro. Do fetiĉigita estos ĉefe tiu historio, kiu tuj antaŭas nian “senreferencan” epokon. Jen kie radikas ĉieesto de faŝismo kaj milito en retroo — koincido, sed ne rilata al politiko, ja estus naive elkonduki el rememoroj pri faŝismo ĝian nuntempan renaskiĝon (nome pro tio ke ni ne plu vivas ĉe ĝi, ĉar ni vivas ĉe io alia, eĉ malpli gaja, nome pro tio faŝismo povas denove iĝi alloga en sia krueleco, filtrita per estetikaj rimedoj de retroo). »