Persa golfo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Persa Golfo)
Persa golfo
Persa golfo
Persa golfo
Aliaj projektoj
Persa golfo en Vikipedio
Persa golfo en Komuneja kategorio
Persa golfo en Vikinovaĵoj

Persa golfo situas en la nord-okcidento de la Hinda oceano, ĉe la bordoj de Azio.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Foriro de Usono el la golfo montros ke la Persa golfo nun estas regata de Ruhollah Ĥomejni kaj liaj kompliculoj — strategia malvenko dekoble pli malbona ol la perdo de Irano. La ĉefan profiton pro la foriro de Usono ricevos Sovetunio […] Oni povas nur supozi kian politikan ĥaoson maldeziro de Usono agi kaŭzos en la malfortaj, sed gravaj Golfo-ŝtatoj»
— Zbigniew Brzeziński, We Need More Muscle in the Gulf, Less in NATO // Washington Post. La 7-an de junio 1987. B-1.
Citaĵo
« Usono devas fari ĉion por defendi la interesojn de la Okcidento en la Persa golfo — se necesas sole. »
— Zbigniew Brzeziński, We Need More Muscle in the Gulf, Less in NATO // Washington Post. La 7-an de junio 1987. B-1.
Citaĵo
« Ni devas tre skrupule subtenadi siaspecan ekvilibron en la Persa golfo, konsiderante minacojn de Irako kaj Irano. Fakte Irano estas precipe granda minaco dum Irako estas precipe granda problemo kaj ni devas memori pri tiu ĉi diferenco. »
— Zbigniew Brzeziński, Intervjuo al Frank Sesno, CNN [la 28-a de januaro 1993]
Citaĵo
« Naftoproduktantoj en la areo de la Persa golfo, serĉante politikan stabilecon kaj fidindajn konsumantojn, povas eksenti ĉiam pli grandan altiron flanke de Ĉinio. Malsame ol Usono de George W. Bush, Ĉinio preferas akcenti politikan stabilecon, ne demokration, kaj povas iĝi fidinda fonto de sento de certeco. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Se niaj trupoj troviĝas en la Persa golfo, se tio estas plejparte mararmeo, se ili estas destinitaj por defendo de tre riĉaj, sed ege vundeblaj etaj ŝtatoj de militemaj najbaroj, inkluzive de Irano, mi ne vidas en tio problemojn. Problemojn kreas politika pakaĵo, kadre de kiu trupoj estas deplojitaj kaj ankaŭ konkreta milito en Irako»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« La konfliktoj en la regiono ne koncernas la demandojn pri demokratio, ĉar escepte de Israelo neniu el la oponantoj estas demokratio, kio devigas Usonon kunlabori kun vico da ŝtatoj surbaze de komunaj zorgitecoj rilate sekurecon. La fakto konsistas je tio ke la industrie evoluintaj demokratioj simple ne povas ebligi ĉesigon de ilia aliro al la nafto de la Persa golfo aŭ silente aprobi ke iu lando aŭ grupo da landoj, malamikaj rilate ĝian bonfarton, dominos en la areo de la golfo. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Ĝis la 1970-aj jaroj Irano estis bazo de la usona sekurecpolitiko en la Persa golfo; interna revolucio, kiun Usono ne povis preventi, nek ekgvidi, transformis la landon je la ĉefa minaco al sekureco en tiu ĉi regiono. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Kun tempopaso la rolo de Barato en tiu ĉi regiono kreskos. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

James Mann[redakti]

Citaĵo
« Usono klopodis konservi aliron al nafto kaj limigi influon de Sovetunio ĉe limigita milita ĉeesto en la regiono. Ekde la 1950-aj jaroj en sia kontraŭstaro al penetrado de Sovetunio suden, Usono sin apogis sur sian fortan ĉeeston en Turkio, Irano kaj Pakistano. Dum la administracio de Richard Nixon Usono speciale atentis Iranon kiel regionan gvidanton, liverante al la ŝaĥo necesajn armilojn. Tiu politiko kolapsis pro malstabiligintaj eventoj en lastaj jaroj de [oficperiodo] de Jimmy Carter: renverso de la irana ŝaĥo per la Islama revolucio en 1979 kaj interveno de Sovetunio en Afganio poste en la sama jaro. »
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« En 1980 en ĉiujara alparolo al la kongreso “Pri situacio de la lando” prezidanto Jimmy Carter ripetis principojn nomitajn “Doktrino de Carter”, vortumitajn por li de Brzeziński: ĉiuj provoj de eksteraj fortoj ekregi la Persan golfon “estos konsiderataj rompo de vive gravaj interesoj de Usono kaj tia rompo estos haltigita per ĉiuj necesaj rimedoj, inkluzive de milita forto”. »
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« En sia artikolo en 1987 li [Zbigniew Brzeziński] insistis ke Usono devas transloki tien [al la Persa golfo] 100 mil soldatojn el Okcidenta Eŭropo — mirinda propono por la lando kun eŭropaj historiaj radikoj kaj delonge deklaranta pri siaj interesoj en Eŭropo»
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]