« Kio de la aliaj povus esti traktata kiel malpleno kaj monotoneco de la militavivo, al la germano lumis per la komforto kaj fajretoj de la arbaro. Ĉi tie li ne timas, ĉi tie li estas en sekureco inter la siaj. Rektecon kaj neklineblecon de la arboj li prenis kiel sian kutimon. »
« Influon de la frua arbararomantiko al la germano ne decas subtaksi. Li ensorbis ĝin el centoj da poemoj kaj kantoj, kaj la arbaro, kiu en ili aperas, ofte estis nomata la “germana”. La anglo ŝatas vidi sin en la maro, la germano ŝatas vidi sin en la arbaro — malfacilas pli koncize esprimi diferencojn en ilia nacia sento. »
« La amasasimbolo de la unuiĝinta germananacio, kia ĝi formiĝis post la franca milito en 1870-1871 estis kaj restis la armeo. La armeo estis objekto de la nacia fiero de la germanoj; malmultaj sukcesis eviti influon de tiu simbolo. »
« Sed Hitlero neniam atingus tiun ĉi celon, se la Versajla traktato ne likvidus la germananarmeon. Malpermeso de la konskripcio forprenis de la germanoj ilian plej gravan fermitan amason. La manovroj, ekde nun malpermesitaj, la marŝado, ricevado kaj transdonado de la ordonoj — ĉio ĉi transformiĝis je io, kion nun necesis kontraŭ iu ajn prezo revenigi. La malpermeso de la konskripcio estis la naskiĝo de nacional-socialismo. Ĉia fermita amaso, perforte likvidita, transiras je la malferma, al kiu ĝi donas ĉiujn siajn specifajn atributojn. Anstataŭ la armeo aperis la partio kaj por ĝi ene de la nacio ne ekzistis la limoj. Ĉiu germano — viro aŭ virino, infano aŭ maljunulo, soldato aŭ civilulo — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Germanaj poetoj kaj filozofoj-romantikuloj, kuniĝintaj je triba ĥoruso, prikantis revenon de malhela nekonscio jarcenton antaŭ la radio kaj Hitlero faris tian revenon preskaŭ neevitebla. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]