Neŭrozo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 67: Linio 67:


{{Citaĵo
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe multaj sufiĉe gravaj neŭrozoj ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita [[deziro]], riveliĝanta nur je [[sonĝo]]j, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de [[konflikto]] inter forta deziro resti en la sino de la [[patrino]] kaj la [[Plenkreskulo|plenkreska]] parto de la [[persono]], strebanta vivi normalan [[vivo]]n. En la sonĝoj tiu ĉi strebo riveliĝas forme de [[simbolo]]j, kiam la homo vidas sin en malhela [[kaverno]], en unupersona [[submarŝipo]], sinkanta profunden en la [[akvo]]n ktp. En konduto de tia homo troveblas [[timo]] antaŭ la vivo kaj pfodunda fasciniĝo je la [[morto]] (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-[[Tero]]).
|teksto = Ĉe multaj sufiĉe gravaj neŭrozoj ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita [[deziro]], riveliĝanta nur je [[sonĝo]]j, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de [[konflikto]] inter forta deziro resti en la sino de la [[patrino]] kaj la [[Plenkreskulo|plenkreska]] parto de la [[persono]], strebanta vivi normalan [[vivo]]n. En la sonĝoj tiu ĉi strebo riveliĝas forme de [[simbolo]]j, kiam la homo vidas sin en malhela [[kaverno]], en unupersona [[submarŝipo]], sinkanta profunden en la [[akvo]]n ktp. En konduto de tia homo troveblas [[timo]] antaŭ la vivo kaj profunda fasciniĝo je la [[morto]] (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-[[Tero]]).
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|verko = La sana socio [1955]

Kiel registrite je 04:22, 18 jul. 2021

Neŭrozo
Neŭrozo
Neŭrozo
Aliaj projektoj
Neŭrozo en Vikipedio
Neŭrozo en Komuneja kategorio
Neŭrozo en Vikivortaro

Neŭrozo estas malorda stato kun sentaj kaj emociaj perturboj (angoro, obsedo, fobio ks), pri kies nenormaleco la koncernato konscias, kaj kiu ne malhelpas lin/ŝin funkcii en la realo.

Erich Fromm

Fuĝo for de libereco [1941]

Citaĵo
« Ĉiu neŭrozo estas ekzemplo de tia dinamika adaptiĝo al tiaj kondiĉoj, kiuj estas por individuo senraciaj — speciale en frua infanaĝo — kaj ĝenerale dirite malbonaj por kresko kaj evoluo de infano»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Fenomenoj, observataj ĉe neŭrozuloj, principe ne diferenciĝas de la fenomenoj, kiujn ni renkontas ĉe la homoj “normalaj”. Nur ĉe la neŭrozuloj tiuj ĉi fenomenoj manifestiĝas pli klare, pli laŭte kaj ofte estas pli alireblaj al konscio de la homo mem, dum la normalaj homoj ne konscias iujn ajn problemojn, kiuj postulus esploradon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …neŭrozulo povas esti karakterizita kiel homo, kiu ne kapitulacis en lukto por sia personeco. Kompreneble lia provo savi individuecon estis malsukcesa, anstataŭ kreema esprimo de sia persono li trovis saviĝon en neŭrozaj simptomoj aŭ en foriro en la mondon de fantazioj; tamen de vidpunkto de la homaj valoroj tia homo estas malpli kripligita ol tiu “normala”, kiu tute perdis sian individuecon. Kompreneble ekzistas homoj, ne perdintaj dum procezo de adaptiĝo sian individuecon, sed ne iĝintaj ĉe tio neŭrozuloj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Observado montras, ke esencon de ĉiu neŭrozo — same kiel de normala evoluo — konsistigas lukto por libereco kaj sendependeco. Por multaj normalaj homoj tiu lukto jam estas malantaŭe; oferinte sian personecon, ili iĝis bone adaptitaj kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al kompleta subiĝo, sed samtempe ligita al la figuro de “magia helpanto”, kiun ajn formon “li” ne akirus. La neŭrozon oni ĉiam povas kompreni kiel provon — malsukcesan provon — solvi la konflikton inter nesuperebla interna dependeco kaj strebo al libereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Tamen pozicio de artisto estas malfirma, ĉar lia individueco, spontaneeco estas aprezataj nur tiu kazo, se li prosperas; se li ne povas vendi siajn artaĵojn, li restas por siaj samtempuloj strangulo kaj “neŭrozulo”. Tiusence artisto okupas en la historio la saman pozicion kiel revoluciulo: sukcesinta revoluciulo estas ŝtata aganto, dum malsukcesinta estas krimulo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]

Citaĵo
« …ĉiuj kulturoj estas religiaj, kaj ĉiu neŭrozo estas aparta kazo de religio, ĉe kondiĉo ke sub religio ni komprenas provon solvi la problemon de la homa ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉe multaj sufiĉe gravaj neŭrozoj ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita deziro, riveliĝanta nur je sonĝoj, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de konflikto inter forta deziro resti en la sino de la patrino kaj la plenkreska parto de la persono, strebanta vivi normalan vivon. En la sonĝoj tiu ĉi strebo riveliĝas forme de simboloj, kiam la homo vidas sin en malhela kaverno, en unupersona submarŝipo, sinkanta profunden en la akvon ktp. En konduto de tia homo troveblas timo antaŭ la vivo kaj profunda fasciniĝo je la morto (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-Tero). »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Donado al la homoj de la baza enspezo devas esti limigita je certa periodo, ekzemple, je du jaroj; tio necesas por ne stimuli neŭroza staton, rifuzantan iujn ajn sociajn sindevigojn. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Carl Gustav Jung

Citaĵo
« La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propan virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« …la plej ofte formo de neŭrozo ĉe la ekstraverta tipo estas histerio»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« [pri neŭrozo] …alia karaktera specifaĵo de tiu ĉi malsano estas efektive simuleca adaptiĝemo al la cirkonstancoj. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Vidu ankaŭ