Ekskremento

El Vikicitaro
Ekskremento
Ekskremento
Ekskremento
Aliaj projektoj
Ekskremento en Vikipedio
Ekskremento en Komuneja kategorio
Ekskremento en Vikivortaro

Ekskremento estas ĉiu el la substancoj forkondukataj ekster la organismo (fekaĵo, urino, ŝvito, galo ktp).

Citaĵoj[redakti]

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Nenio apartenas al la homo tiom komplete kiel tio, kio iĝis ekskrementoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La ekskrementoj, restantaj post ĉiuj, esprimas nian sangopekon. Laŭ ili oni povas ekscii, kiun ni mortigis. Tio estas koncentrita sumo de la pruvoj kontraŭ ni. Ili odoraĉas kaj vokas la ĉielon kiel nia ĉiutaga, senhalta kaj senĉesa peko. Gravas, ke la homo klopodas esti kun ili sola. Li malpleniĝas en speciale por tio destinitaj ĉambroj; momento de eliĝo estas la plej intima momento en la vivo, nur kun siaj ekskrementoj la homo estas vere sola. Estas klare, ke li hezitas sin mem. Tio estas origina sigelo de la potenca procezo de digestado, kiu okazis sekrete kaj restus sekreto, se ne ekzistus tiu ĉi sigelo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri melankolio] Ĝi aperas, kiam eblecoj de la fuĝo per transformiĝoj estas elĉerpitaj kaj ĉio rezultiĝas vane. En melankolio la homo sentas sin jam ĉasita kaj kaptita. Forgliti ne eblas: la transformiĝoj finiĝis, ne indas eĉ provi. La homo trairis malsupren: li estis predo, servis kiel manĝaĵoj kaj transformiĝis je kadavro aŭ ekskrementoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]